Du unuaj spertoj en Esperantujo dum BRECO 2024

BRECO („Bunta Renkontiĝo por Eŭrop-junulara amikeCO“) okazis paralele al la Eŭropa Esperanto-Kongreso de la 8a ĝis 12 Majo 2024 en Strasburgo, Francio. Ĝi estis realigita kune de la germana kaj franca Esperanto-junularoj kaj ricevis financan subtenon de la Franc-Germana Junular-Oficejo (DFJW / OFAJ).

Jen rankontas Ofelia el Francio kaj Sebastian el Germanio, kiel ili spertas sian unuan Esperanto-kongreson:

Dum pli ol tri jaroj, mi lernis Esperanton per Duolingo, sed ankoraŭ ne aliĝis al iu ajn evento.

Kiam mi festis miajn 1000 sinsekvajn tagojn de Duolingo-lecionoj, la demando, kiun mi plej ofte ricevis de miaj amikoj, ne estis „Kion vi faris por daŭre lerni dum 1000 tagoj?“ aŭ „Ĉu vi povas instrui al mi kelkajn vortojn en Esperanto?“. Ne. Ĉiu demandis al mi: „Kun kiom da esperantistoj vi jam kunparolis?“. Kaj la respondos estis … malmulte da uloj!

Post la festo, mi tuj aĉetis biletojn por la Eŭropa Esperanto-Kongreso por finfine paroli kun multe da homoj.

La plej bona ideo, kiun mi havis, estis ankaŭ aliĝi al BRECO, la junulara evento, kiu okazis samtempe kun la EEK. Mi tuj renkontis multe da uloj, kiuj parolis Esperanton kaj aĝis pli-malpli same kiel mi. Mi lernis, ke mi kapablas paroli nur Esperanton dum 5 tagoj sen problemoj.

La etoso estis belega, kaj ĝi igis min pensi pri skoltaj semajnfinoj aŭ Erasmus-semestroj. Ni kune kuiris, manĝis, vidis koncertojn, partoprenis en la kongreso kaj vizitis Strasburgon. Ni parolis pri Eŭropo, Esperantujo, niaj vidpunktoj.

Mi renkontis ulojn, kiuj klarigis al mi gramatikajn punktojn aŭ pligrandigis mian vortprovizon. Je la fino de la EEK, mi decidis partopreni en aliaj Esperanto-eventoj kaj aliĝi al TEJO. Kiam mi foriris, mi havis amikojn ĉie en Eŭropo kaj mi senpacience atendas mian sekvan viziton en Esperantujo!

Konklude, lerni Esperanton kun Duolingo bonas, sed fakte veturi al Esperantujo bonegas!

Aŭtoro: Ofelia (Ophélie)

Jen mi: unua kongreso, ĵus alvenis en nekonata urbo kaj konas neniun el la partoprenantoj. Tuj venis demando „Ĉu vi ŝatus helpi alporti aĉetitajn manĝaĵojn al la loĝejo?“ Do kiam ni staris kun sakoj plenŝtopitaj en la tramo, mi jam sentis min iomete integrita. Nokta promenado tra la Eŭropa kvartalo donis belan finon por la alventago.

Sekvis pluraj komune prizorgitaj manĝadoj en amikeca etoso kaj eĉ piknikoj sur la gazono antaŭ la kongresejo. Krome, en du vesperoj ni kiel tuta grupo veturis trame al la koncertejo por spekti plej diversajn prezentaĵojn.

Aparte bona sperto estis la urbogvidado, dum kiu kelkaj el ni fiere portis verdajn flagojn tra la malnova kvartalo de Strasburgo. Poste ni partoprenis amuzan ludon de la skoltoj, kiu sendis nin i.a. al la supro de 35 metrojn alta turo.

Do fine veturis mi hejmen ne nur kun sunbrulo ekstere, sed ankaŭ pli verda interne.

Aŭtoro: Sebastian

Grupfoto de ekskurso en Strasburgo

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag