Ĉu vi iam remis Romie? – La antikva remŝipo sur la Rejno

La elŝipejo de la Lusoria Rhenana estas for de la fervojo, do la unua aventuro por kelkaj estas la alvojaĝo: aŭte ĝi estas ne tro malfacile (sekvu la aŭtostradon ĝis Speyer kaj poste la L549), sed se vi estas pli aventuremaj eblus trajnvojaĝi ĝis Rheinzabern kaj migradi aŭ bicikli la restantajn kvar kilometrojn. La rezulto de la alvojaĝo tial ankaŭ videblis en la vizaĝoj de miaj kunremantoj.

Iom post iom alvenis la kunremantoj: tiuj kun klimatizilo freŝaj kaj viglaj, tiuj kun biciklo ne tiom. Tio tamen baldaŭ egaliĝos, ĉar post kiam mi rekonis la sunŝmiraĵitajn kaj nekutime vestitajn homojn kiel miajn amikojn kaj kunstudantojn, la ŝipestro (magister navis) apud la enŝipejo – remizo apud draglageto, kie ni jam vidis la lignan ŝipeton – nin vide ekzamenis. La taktisto, kiu indiku al la aliaj la tempon de la remado, estu malgranda kaj espereble muzikema viro. Tiu sorto trafis min. Ankaŭ la aliaj estis asignitaj siajn sidlokojn sur la ŝipo laŭ korpa grandeco kaj forteco, por ke la ŝipo havu la saman rapidecon ambaŭflanke.

Post kiam ni fiksis niajn pezajn lignajn remojn kaj post komenca malklaro de sudgermanaj „teroratoj“, kiu estas tribordo (Steuerbord) kaj babordo (Backbord), ni sukcesis debordiĝi – kaj post malmultaj remobatoj jam paŭzis. Ni fakte pli paŭzis ol remis dum la du horoj surŝipe, pro la varma vetero. Ĉar remi en komuna takto ankoraŭ estas malfacile (neeble, ke ĝi estus pro la taktgvidanto!), niaj remiloj foje kruciĝis kaj hokiĝis. Por eviti pliajn koliziojn, la ŝipestro proponis, ke ni subtenu nin per muziko. La elekto falis sur tradicie romia kanto: ACDC. La tago finiĝas – iom elĉerpite, sed nun kun scio de manovroj kiel la „ĥaosa turniĝo“ – en proksima gastejo.

La Lusoria Rhenana estas la impona rezulto de eksperimenta arkeologia metiarto. La ŝipo estas laŭoriginala rekonstruaĵo de romia rivermilitŝipo de la malfrua antikvo, kiu tiam ankaŭ estis uzata sur la Rejno por defendi sin kontraŭ la ĝermanoj.

Arkeologie, ĉi tiu ŝipotipo estis konata jam ekde la 1980-aj jaroj pro la trovo de tri romiaj ŝipruinoj en Mainz. La iniciintoj akiris la kunlaboron de fakuloj de la Universitato de Trier por la komuna projekto. La sekcio „Eksperimenta Arkeologio“ de la Universitato de Trier jam sukcese plenumis du aliajn romiajn ŝipprojektojn kaj eksperimentis pri la romia rivernavigado. El la analizoj de la majencaj romiaj ŝipoj rezultis la dimensioj kaj specifoj por la originala rekonstruaĵo de la Lusoria Rhenana. Kun helpo de la distrikto Germersheim, la rekonstruaĵo estis realigita en 2010 ene de dek monatoj kun partopreno de multaj volontuloj, kiuj formis ĉirkaŭ 5 tunojn da kverkoligno en ŝipon. Sur la Lusoria Rhenana estas loko por 24 remistoj, po dek du homoj ĉe ambaŭ flankoj. La ŝipripo estis tute konstruita el kverkoligno. Kilo kaj bretoj estas kuntenataj per miloj da mane forĝitaj feraj najloj. Dum sciencaj testveturoj, kun lerta remistaro, la rapideco atingis ĉirkaŭ 8 km/h kun uzo de 20 kvadratajn metrojn granda velo.

Ĉiumonate je la unua dimanĉo je 16h30 okazas publikaj veturoj por individuoj kaj malgrandaj grupoj. La rezervado kaj eldonado de la „veturbiletoj“ okazas ĉe la komunumo Neupotz. Por pli grandaj grupoj kun minimume 12 partoprenantoj oni kontaktu la klubon (rete: lusoriarhenana.de).

Edit Page On Grav

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag