„Ĉu vi iam vidis reklamon de freneza televidprogramo kaj pensis: ho ve, mi ŝatus, ke ni havu tion en Esperantujo? Bone. Jen via revo realigita: En la nova reta videoserio ‚Esperanto Senlime‘ 17 junuloj konkuras dum 10 tagoj vojaĝante tra 4 landoj de Eŭropo, plenigante la plej frenezajn, stultajn kaj amuzajn defiojn.“
En la somero 2023 grupo de Esperantistoj vojaĝis el Roterdamo al Barcelono. Ili kunportis kameraojn, Interrail-biletojn kaj kakton kiu nomiĝas Benedikto. La celo: krei la unuan realec-televidan serion en Esperanto, similan al la usona serio „The amazing race“. La serio Esperanto Senlime nun estas spektebla en la jutuba kanalo de TEJO. En ĝi oni malkovras la aventurojn de junuloj, kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn, dum 3 organizantoj zorgas, ke neniu perdiĝas.
Sed la 16 epizodoj de la serio ne estas kopio de fama serio. Anstataŭe, la muntisto Benĝi, kiu ankaŭ registris la fonan voĉon de la serio, sukcesis krei tute propran stilon kaj humuron. La lingvo de la partoprenantoj ne ĉiam perfektas, kaj kelkaj partoprenantoj estas komencantoj. Tamen por mi, la serio bone montras la aŭtentikan etoson de reala Esperantujo, precipe ĉar ili ĉiuj ricevis la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj dum la vojaĝo kaj vizitis lokojn kiel la Centra Oficejo de UEA/TEJO en Roterdamo. Samtempe kelkaj interagoj dum la serio estas en aliaj lingvoj, kiam ili petveturas aŭ interagas kun fremduloj dum defioj. Ne temas pri serio por puristoj. Ĝi simple estas amuza serio, kiu ridigos vin ofte, kaj kelkfoje ĝi eble eĉ plorigos vin.
La projekto nur estis realizebla dank’ al mona subteno de la Eŭropa Unio. Kaj estas bona novaĵo: TEJO jam ricevis monon por dua sezono. Ĉi-somere la partoprenantoj de la dua sezono vojaĝos el Berlino al Vilno en Litovio kaj espereble filmos eĉ pli bonkvalitan duan sezonon kun ĉiuj spertoj de la unua serio.