Festivalo ĉe la Esperanto-Stacio

La unuan dimanĉon de junio ĉi-jare okazis tre speciala aranĝo ĉe la Esperanto-Stacio en Halbe: familia festivalo kun kulturo kaj amuzo, la Trajnstacia Festivalo „Zug um Zug“!

Tiucele, per evento senpage enirebla por ĉiuj, la stacidomo malfermis sian pordon por bonvenigi ĉiujn urbanojn, kun evento invitanta infanojn kaj familiojn amuziĝi, lerni pli pri la riĉa historio de la stacidomo, malkovri la fascinan mondon de Esperanto, krom provi la stel-allogaĵon de la stacio, nome avangardajn ilojn por Virtuala Realeco (VR)!

Multaj allogaĵoj, manĝbudoj kaj standoj homekipitaj fare de la lokuloj akompanis varian programon, plenigitan per spektakloj, ekspozicioj, muziko kaj korusoj, same kiel la maloftan malfermon de la Kaiserbahnhof kiel provizora kafejo kaj koncerto.

Kulminaĵoj de la tago:

Infana koruso de la Muziklernejo Wildau

La infanoj de la koruso de la muziklernejo Wildau, en aĝo de 8 ĝis 13 jaroj, kantis belajn kantojn, kaj modernajn kaj tradiciajn, gvidate de sia instruisto post esti instruitaj dum la tuta lerneja jaro. La lernejo funkcias kiel ŝtata agnoskita neprofitcela institucio ekde 1996.

Virtualrealeca ĉambro „Kavo“

Okazis programero direktita de „VR-Mondo“, grupo, kiu ofertas facilan aliron al avangardaj iloj por sperti Virtualan Realecon, donante la ŝancon al ĉiuj praktiki ciferecajn kapablojn, inspiri kreivon kaj stiri novigon. Kombinante sian kompetentecon pri kulturo, edukado, lingvotrejnado kaj VR, ili celas esti ĉe la avangardo de ĉi tiu kampo.

Voĉa Ensemblo de la Muziklernejo Wildau

Ĉi-foje, anstataŭ la infanoj, estis plenkreskuloj, kiuj eniras la scenon! Amatoroj, novuloj al la kantsceno aŭ plentaŭgaj kantistoj, la koruso kunmetita de dudek du membroj gracis nin per multaj bonegaj klasikaĵoj …

Inaŭguro de la ekspozicio „ZUG UM ZUG“

Nun instalita en la spaco antaŭ longe okupita de la restoracio de la fervoja stacidomo estas bonega kaj ĝisfunda fotografia ekspozicio, prezentanta la historion de la fervoja stacidomo, de ĝia konstruo en 1865 kune kun ĝia fratina stacio la Kaiserbahnhof, ĝis ĝia transformo laŭlonge de la jaroj ĝis fine iĝi private administrata domo servanta la ideojn de Esperanto kaj homaj rajtoj.

Entute, tio estis belega evento, kie la loĝantoj de Halbe, la laboristo de la stacidomo kaj ĉiuj volontuloj kunvenis por krei bonegan sperton por ĉiuj, helpate de la unuaj varmaj someraj tagoj, por alporti al la publiko memorindan sperton.

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag