La ĉi-jara IJK en Litovio estis mia tria ĉeesta IJK. Por mi estis multaj memorindaj momentoj dum ĝi, sed ankaŭ antaŭ ĝi. Mi kaj sep aliaj kongresanoj vojaĝis de Kiel, Germanio al Klaipėda, Litovio, per pramŝipo. Do, iusence okazis eta, neoficiala antaŭkongreso, kiu ne sentiĝis kiel laciga vojaĝo, sed trankvila, freŝiga ferio. Danke al la tre detale pretigitaj instrukcioj donitaj de la organizteamo (kaj danke al ilia ĉiama elkora helpemo), eblis atingi la kongresejon sufiĉe senprobleme kaj dum la kongreso ne estis rimarkeblaj problemoj. Krom malmultaj pluvaj/nubaj tagoj, estis malvarmeta, sed somera etoso. Tio estis aparte oportuna por ekskursemuloj, ĉar dum la litova IJK okazis pli multe da ekskursoj ol dum averaĝa IJK. Dum kongresa ekskurso, mi marŝante malkovris litovajn vilaĝojn kaj kajakumis sur litova rivero.

Kun grupeto ni faris aldonan neoficialan ekskurson al la latva landlimo, kiu situis nur kvin kilometrojn for de la kongresejo. Miaopinie, la naturo de Litovio vere estas vidinda, kaj mi ĝojas, ke mi povis uzi mian tempon por ĝui la pejzaĝojn kaj la fajnsablajn plaĝojn. Kiel kutime dum Esperanto-kongresoj, denove estis bona oportuno renkontiĝi kun konataj karaj geamikoj, sed ankaŭ ekkoni novajn. Okazis koncertoj, prelegoj, atelieroj, danckursoj …

Aldone menciindas, ke la manĝoj estis elektitaj por reprezenti la litovan manĝkulturon. Dum la semajno ni gustumis kaj tiel lernis multe pri ĝi. Resume, estis tre agrabla kaj (laŭ mi) sukcesa IJK. Mi dankegas al la organizintoj kaj esperas estontece reviziti Litovion por malkovri pli.