Impresoj de JES 2025/26 en Burg (Spreewald)

Salutas vin Annika kaj Klara!

JES (Junulara E-Semajno) estas novjara evento, kiu okazas en Eŭropo, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-foje 127 partoprenintoj kunvenis en la urbeto Burg (Spreewald), Germanio, por la multfaceta programo de la 28-a de decembro 2025 ĝis la 4-a de januaro 2026 kaj komencis la novan jaron kune. Por ni estis la unua JES kaj ni nun volas rakonti al vi pri niaj spertoj.

Nia ejo en Burg havis du partojn. La gastejo, kie ni manĝis, kie la plejmulto de ni dormis kaj kie la matena programo okazis, kaj, unu kilometron for de tie, la lernejo, kie okazis la posttagmeza kaj vespera programo. Kelkaj dormis tie en la amasloĝejo, sed ni aŭdis ke estis laŭtege nokte kiam la lastaj partoprenintoj festis ĝis la sekva mateno. Ĉe la gastejo ankaŭ troviĝis “Finnhäuser”, lignaj dometoj, la plej malvarma dormebleco.

IMG-20260314-WA0015 IMG-20260314-WA0009 IMG-20251231-WA0027

Tamen se estis "Junulara E-Semajno" ni renkontis homojn de ĉiuj aĝoj, kio estis kompreneble interesega. Venis partoprenintoj el multaj diversaj landoj: el Germanujo memkompreneble, sed ankaŭ el Francio, Nederlando, Belgio, Italio, Svisujo, Skotlando kaj tiel plu. Eĉ uloj el Usono kaj Ĉinio alvojaĝis. Dum la unuaj tri tagoj, okazis la oficiala parto de JES kiel la malfermo kun la interkona vespero kaj la membroasembleo de GEJ.

Kiel kutimas en Esperantujo, estis organizita vasta oferto de agrabla miksaĵo el diversaj temoj dum la tuta semajno. Oni povis lerni Esperanton ne nur en komencantaj kaj progresintaj kursoj sed ankaŭ en prelegoj pri diversaj temoj. Ekzemplaj temoj de la JES en Burg estas HIV kaj aidoso, unua helpo, histinĝenierado kaj la divido en Kipro. Krom la fakto, ke la prelegoj kaj atelieroj okazas en Esperanto, kio ebligas al oni lerni ĉiuspecajn novajn vortojn, estas avantaĝo, ke vi ne bezonas iujn ajn antaŭajn sciojn pri la fakoj kaj povas demandi al la preleganto demandojn. Tiuj, kiuj preferis fari ion eĉ pli aktivan, povis provi kanti plurlingvajn kantojn, kroĉeti aŭ danci skotajn popoldancojn.

Dum kaj post la lernado, la amuzo ne estis neglektita kaj la programo kompreneble ne simple jam povis fini post la vespermanĝo! Ni ĉiun vesperon aŭskultis koncertojn en la granda salono de la lernejo. Estis multaj malsamaj muzikĝenroj: kantoj akompanitaj de piano, gitaro aŭ akordiono, muziko de loka alternativa rokbando aŭ elektro-punka tekno, estis io por ĉiuj. Sed ankaŭ se vi preferis trankvilecon en la vespero, JES havis opciojn por vi. En la gufujo ni trinkis teon, manĝis biskvitojn en nestreĉa etoso, kreita de la falsa bivakfajro en la ekrano.

La kulmino de la evento certe estis la silvestra vespero. Antaŭ meznokto multaj homoj ofertis tipajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de sia patrujo. Vere estis interesa sperto. Poste ni spektis la germanan kultan filmon "Dinner for One" per Esperanta subteksto.

IMG-20260314-WA0011

En tre malvarma tago, je la naŭa, dum la tempo kiam ni kutime ankoraŭ matenmanĝis, ni ekiris por vojaĝeto. Nia celo: Berlino. Fritz Wollenberg montris al ni Esperantajn lokojn en la urbo. Berlino ne estis la unua ekskursopcio. Ĉio aspektis eĉ pli bone pro la neĝo. Ni finis nian ekskurson en restoracio kaj manĝis “döner” kiel oni devas fari vizitante Berlinon. Aliaj homoj iris al koncentrejo Sachsenhausen, promenis al akvoparko aŭ al la varmbanejoj de Spreewald.

IMG-20260314-WA0012

Fine, la lasta vespero. Post alia tago de interesaj kursoj, ĉiuj renkotiĝis en la granda salono por la programo. Tiutage estis teatraĵo. La nomo de la verko estis "Diru nenion plu", orgine hispana verko kiu estis tradukita al Esperanto. Ĝi pensigis onin per abstrakta kaj tre bona aktorado. Post la teatraĵo, kiam ni atentis por la internacia vespero, ni spektis “Shrek”-filmeton dublitan en Esperanto. La internacia vespero estis prezentado, en kiu la diversaj esperantaj asocioj povis prezenti sin kaj inspiri la homojn, partopreni. Inter la prezentaĵoj estis: grupoj kantante "La Esperon", kantojn el la tuta mondo kaj precipe ankaŭ afrikajn kantojn. Ni lernis multe da insultoj kaj ironiaj esprimoj de aliaj lingvoj tradukitaj al Esperanto. Post tio, la vespero tre malrapide finiĝis kun la kutima diskejo kaj gufujo. Ĉiuj festis la lastan vesperon kune kaj dume interŝanĝis kontaktojn. Iam, eta grupo malaperis, por rituale festi la naskiĝtagon de la guruo de la nun nova “Glomp”-movado, kiu hazarde kreiĝis dum la JES.

La sekva mateno estis nia lasta. Ĉiuj adiaŭis, brakumis kaj ekhejmvojaĝis en malsamajn direktojn. Kaj ni, ni certas, ke ni revenos al JES. La sekva JES okazos en Vilno, Litovio, kompreneble denove dum silvestra semajno.

IMG-20260314-WA0007 IMG-20260314-WA0010

Klara Wieland, Annika Weeser-Krell