Intervjuo kun Ana Ribeiro, la nova prezidanto de TEJO

La intervjuo okazis la 29-an de septembro 2025 en Berlino. Intervjuantoj estis Michael Vrazitulis kaj Frédéric “Frico” Düe.

Redakcio: Unue gratulojn pro via nova rolo! Kiel vi sentas vin post via unua monato kiel prezidanto de TEJO?

Ana Ribeiro: Estis interesa monato, mi povas diri. Do kompreneble estas multaj aferoj por fari. Antaŭe mi estis estrarano pri tekniko en TEJO. Kaj nun mi estas prezidantino, kaj ankoraŭ restis kelkaj farendaĵoj pri mia antaŭa rolo. Do mi devis fari transdonajn kunsidojn kun la nova respondeculo pri tekniko. Kaj same mi devis multe lerni pri la novaj fakoj, ekzemple [la fako pri] dungitoj, kun vi [t.e. Michael]. Do estis sufiĉe intensa monato. Mi sufiĉe multe lernis kaj ankoraŭ havas por lerni pri la strategio de TEJO kaj tiel plu.

Redakcio: Bele, do espereble vi povos uzi tiujn kapablojn viajn dum la sekvaj 11 monatoj en tre bona maniero. Do estas ja tiel ke multaj GEJ-anoj jam konas vin el via antaŭa laboro en la estraro de GEJ. Kiel vi unue ekkonektiĝis kun GEJ fakte, kaj kio instigis vin aktivi en ĝi?

Ana Ribeiro: Kiam mi venis al Germanio, t.e. en 2021, mi vidis anoncon pri KEKSO en Schwerte. Mi decidis iri, kaj tie mi interkonatiĝis kun vi [Michael], Orcino kaj aliaj GEJ-aktivuloj. Mi pensis ke la homoj estis mojosaj, kaj mi pensas ke vi invitis min al estraro post kelkaj monatoj. Mi memoras ke la unua afero kiun mi faris estis organizi kelkajn trejnadojn por GEJ. Do mi faris trejnadon dum KEKSO. Kaj mi ankaŭ helpis pri sociaj medioj. Kaj post unu jaro aŭ io tia, vi invitis min iĝi parto de la estraro.

Redakcio: Kiaj memoroj aŭ spertoj el via tempo en GEJ restas por vi la plej gravaj aŭ influaj?

Ana Ribeiro: Mi kredas ke eble kelkaj el la memoroj kiujn mi havis estis tre bonaj: Estis eble la organizado de JES antaŭ du jaroj. Tio estis tre, tre granda projekto kiun ni faris kune. Kaj la teamo tre bone funkciis kaj kongruis. Kaj mi tre amuziĝis. Ankaŭ, mi tre ŝatis renovigi la aspekton de GEJ. Do mi kredas ke tio estis laboro kiu daŭris dum pli ol mia mandato, ĉar nuntempe Viktoria daŭrigas ĝin kaj uzas la modelojn kiujn mi kune kun mia fratino kreis por ekhavi pli da enhavo por GEJ kaj tiel plu. Do mi dirus ke tiuj estis la du plej gravaj kaj interesaj, do la aferoj kiuj restas plej gravaj. Sed kompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj memoroj estas gravaj, sed se mi devus elekti, estus tiel.

Redakcio: Vi aktivis ankaŭ en Brazilo antaŭ via tempo en GEJ. Kiel malsamis la Esperanto-movado tie, kompare kun la germana movado?

Ana Ribeiro: Kompreneble, miaj aktivaĵoj en Brazilo estis ĉefe antaŭ la pandemio tie. Do mi ne havas bildon de kiel estas la nuntempa movado en Brazilo. Sed antaŭ la pandemio mi tre ĝuis partopreni en Novjara Aranĝo de BEJO, kiu estas iomete simila al JES, sed en tropika klimato kaj vetero! Do ni iris al plaĝoj kaj tiel plu, dum ĉi tie oni frostas ĉe la novjaraj renkontiĝoj… Kaj mi memoras ke estis iomete pli da vojaĝo por povi renkontiĝi kun aliaj esperantistoj. Por partopreni en Novjara Aranĝo mi devis flugi unufoje dum ses horoj, ĉar mi estis en nordo de Brazilo, kaj Novjara Aranĝo estis en la sudo de Brazilo. En Germanio, la distancoj estas malpli longaj.

Redakcio: Interese! Kaj kiel vi priskribus la ĉefajn diferencojn inter laboro en GEJ kaj laboro en TEJO, ekzemple pri organizstrukturo, labormaniero, aŭ internacieco.

Ana Ribeiro: Mi kredas ke ĉe GEJ estis nur la estraro. Do la estraro pli-malpli faris la tutan laboron. Kaj ĉe TEJO estas stabo, do ni ankaŭ havas, krom la estraro, volontulojn, oficistojn. Kaj kompreneble tio aldonas ankaŭ kroman kompleksecon al la organizo. Do ĝi estas pli kompleksa por administri. Sed estas ankaŭ interese. Tiel en TEJO ni povas havi pli da projektoj, ankaŭ projektoj de kiuj profitis GEJ, Esperanto Senlime ekzemple. Pri internacieco, GEJ fakte estas sufiĉe internacia, ĉar mi memoras ke dum mia mandato estis mi el Brazilo kaj ankaŭ estis aliaj aktivuloj el aliaj landoj: Viktoria, kiu estas kvazaŭ germana, sed ne ekzakte; ankaŭ Utku, kiu estas el Turkujo. Do GEJ ankaŭ havas sian internaciecon, sed kompreneble TEJO estas ege pli internacia: En nia estraro estas du homoj el Eŭropo, du homoj el Afriko, unu el Azio kaj unu el Amerikoj.

Redakcio: Ĉu estas io, kion vi lernis en GEJ, kio nun helpas vin en via rolo kiel TEJO-prezidanto?

Ana Ribeiro: Kompreneble. En GEJ mi multe lernis pri funkciado de estraro de Esperanta organizaĵo, pri organizado de eventoj. Ankaŭ iomete pri dungaĵoj, ĉar malgraŭ ke ni ne havis mem dungitojn, ni helpis TEJO-n pri dungaĵoj. Ĉiuj tiuj spertoj en GEJ helpas min nun en la estraro de TEJO.

Redakcio: TEJO reprezentas junajn esperantistojn tutmonde. Kiel vi vidas la rolon de landaj sekcioj kiel GEJ en tiu tutmonda kunteksto?

Ana Ribeiro: Mi kredas ke la ĉefa rolo de organizaĵoj kiel GEJ estas povi komuniki kun homoj kiujn eble TEJO ne povus atingi, ĉar TEJO bezonus komuniki en pluraj malsamaj lingvoj, en pluraj malsamaj landoj kaj kulturoj. Kaj por atingi tiujn homojn estas pli bone esti en landa sekcio.

Redakcio: Kiaj estas viaj ĉefaj celoj por la venonta jaro kiel prezidanto de TEJO?

Ana Ribeiro: Por tiu ĉi mandato, mi dirus, estas kelkaj aferoj: la okazigo de IJK 2026 en Katalunio, trovado de gastiganto por IJK 2027; stabiligo de niaj financoj, nia buĝeto; ankaŭ pli da kunlaboro kun landaj sekcioj kiel GEJ. Ni nuntempe havas novan redaktoron por revuo Kontakto. Do [estas celo] ke la transiro iru glate kaj ke la revuo daŭre aperu regule kaj bone. Kaj ke ni ekhavu retejon por nia revuo Kontakto, tio estus mojose, kun retaj artikoloj. Kaj la renovigo de la retejo de TEJO. Mi dirus ke tiuj estas la ĉefaj celoj.

Redakcio: Ĉu vi intencas ŝanĝi la fokuson kompare al la antaŭa prezidantino?

Ana Ribeiro: Mi kredas ke la antaŭa prezidantino tre multe fokusiĝis pri eksteraj rilatoj, ĉar tio estis ŝia fako, kaj ŝi multe sciis pri tio. Mi ankaŭ scias ion pri eksteraj rilatoj, sed mi preferus fokusiĝi al la interna komunumo kaj kreskigo de TEJO interne.

Redakcio: Okej, interna krekso kiel prioritato! Kaj persone: Kio vin plej inspiras en la Esperanto-movado hodiaŭ?

Ana Ribeiro: Kion mi plej ŝatas en la Esperanto-movado estas la komunumo kaj la mojosaj homoj, kun kiuj mi povas interagi. Do mi ĉiam ĝojas kiam mi povas iri al renkontiĝoj kaj havi mojosajn babiladojn. Do certe, mi dirus, la homa konekto kaj la homoj ĝenerale.

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag