Kie restas l'espero por Esperanto?

Por Esperanto, spite al ĝia utileco, ŝajnas, ke ne estas sufiĉe da kialoj por la plejparto da homoj lerni ĝin. Samtempe la fakto ke Esperanto neniam konvinkis la plejparton da homoj estas plia kialo ne lerni ĝin. Kiel solvi tiun diablan cirklon?

Ofte oni pensas, ke Eŭropo estas la sola loko kie ajna planlingvo povus sukcesi, kvankam en Eŭropo la esperantistaro nur malmulte kreskas aŭ eĉ malkreskas. La plej granda UK estis antaŭ pli ol 30 jaroj, kaj ankaŭ la Eŭropa Unio ŝajne ne vere interesiĝas solvi siajn problemojn per Esperanto. Fakte Eŭropo ne havas tiom da problemoj, por ke Esperanto kiel solvo vere necesas. Malgraŭ la fakto, ke Esperanto ja helpus al lernantoj kaj faciligus ankaŭ internaciajn rilatojn, en la Eŭropa Unio jam estas sistemoj kaj strukturoj, kiuj uzas la anglan dum edukado aŭ por internaciaj rilatoj, do estus granda peno ŝanĝi tion, kio pli malpli bone funkcias ekde longe. Pasinta estas la tempo, kiam Eŭropa kreis tiujn sistemojn kaj serĉis tian identecon, kian Esperanto signifas. La problemoj de hodiaŭ malsamas al tiuj de antaŭ 30 jaroj kaj por ili nun, kontraŭe al la frua tempo, Esperanto ne multe gravas kiel solvo. Verŝajne tre longe daŭros, ĝis Esperanto denove gravos, ne nur en Eŭropo sed en la mondo, precipe sen nova plano.

%28c%29_anf_grupfoto

Do la ebleco efetivigi Esperanton en la sistemoj de Eŭropo estas, pli-malpli, for. La malsukceso konvinki la Eŭropan Union pri la utileco de Esperanto ankaŭ denove signifas, ke nun estas eĉ pli malfacile konvinki aliajn. Estas same en aliaj mondopartoj: Ankaŭ en la Amerikoj, Azio kaj Oceanio oni kreis la bazajn sistemojn sen Esperanto. Se estas unu loko, kie ankoraŭ estas situacio komparebla al tiu de la juna eŭropa Esperanto movado, estas Afriko. Kutime oni neglektas tiun mondoparton, kiel oni neglektas la movadon de planlingvoj mem, sed Afriko rapidege kreskas. Niĝerio baldaŭ havos unu el la plej grandaj loĝantaroj en la mondo, Bocvano estas tiom demokratia kiel Belgio, Ruando rapide iĝas internacia lando, kaj ĉio estos eĉ pli forta, kiam la landoj sukcesos unuiĝi kiel en Eŭropo aŭ Usono kaj fortaj sistemoj estos kreitaj. Plie kaj plej grave: Afriko havas la plej grandan junularon en la mondo kaj Afriko estos la lasta mondoparto, kiu malkreskos pro malgranda idaro, konsekvence havas la plej longan tempon por uzi la avantaĝojn de tio. Laŭ mi, la plej granda ŝanco, kiu restas por planlingvoj, estas la afrika junularo.

Nu, sciante tion, kion fari? Persone mi tiom kredas je Afriko, ke mi decidis studi en Ruando, min okuponte pri planlingvoj. Verŝajne tia agado nur eblas al personoj kun granda libereco, sed eĉ tio, kia estas la pensado pri la Esperanto-movado, tre gravas, ĉar la opinioj ja influas agadon. En la pasinta eldonaĵo de Esperanto aktuell estis subtenpeto de kongolandaj Esperantistoj: Mi ne volas vidi tion kiel subtenpeto el Kongolando al Esperantio, sed kiel egala rilato inter Esperantio, kiu havas la koncepton, kaj Kongolando, kie estas ties ŝanco por sukceso, ĉar ambaŭ flankoj ja tiom bezonas la alian. Tial mi volas anonci la Asocion Nova Familio (ANF) el Goma, Kongolando. Tiu asocio istruas Esperanton al infanoj kaj georfoj, zorgante por ili. La Asocio celas ebligi al ili memstarecon per edukado, do ankaŭ provas pagi por ĝi. Nuntempe estas danĝera milito en Goma, kiu tre malfaciligas la situacion, sed restas forta la espero. Rete troveblas informoj pri la asocio ĉe la retpaĝo de la Germana Esperanto-Asocio, krome aliloke ĉe Jutubo aŭ Fejsbuko. Dume memoru, ke same kiel ANF kaj Afriko bezonas nin, Esperanto bezonas ilin!

Aŭtoro: Frédéric

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag