Finfine, la semajnfinon de la 3-a kaj 4-a de oktobro, kiel Germana Esperanto-Junularo ni povis fiere festi nian 70-jariĝon. Nu, fakte iom trofruigite, ĉar la vera jubileo efektive realiĝis nur la 5-an de oktobro, do la lundon tuj poste. Sed nu, pro tro da jubileemo ni ne povis atendi ĝis la sekva semajnfino. Mi esperas, ke tio ne portos ajnan malbonŝancon.
Okaze de tiu solena datreveno, ni estis invitintaj plurajn iamajan GEJ-aktivulojn por rakonti de siaj pasintaj spertoj en la asocio. La plejparto el ili nun jam estas sufiĉe for de la GEJ-aĝlimoj, do efektive estis bela oportuno por havi iom da intergeneracia interŝanĝo: La ne-plu-tiom-junuloj prelegis kaj diskutis pri ilia GEJ-pasinteco, ni ankoraŭ-junuloj povis atente aŭskulti ilin kaj ligi iliajn spertojn al nia nuntempa GEJ-agado. Kaj fine, surbaze de ĉio ĉi, ni kune diskutis, kiel daŭripova pluevoluiĝo de nia asocio povos aspekti en la estonteco. Mi spertis tion kiel tre fruktodonan kaj pensigan kunvenon!
Entute, dum la reta evento regis tre leĝera etoso; eĉ tiel leĝera, ke etan paneon tuj ĉe la komenco ĉiuj partoprenantoj facilanime kaj amuzite pretis pardoni al ni: Fakte tre interesa kaj distra kvizo pri la historio de GEJ, kiun oni kune ludis enkonduke de la kunveno, evidentiĝis iom banala, kiam post ĉiu plia demando oni povis kun pli kaj pli da certeco supozadi, ke la ĝusta el la kvar respondebloj troviĝos ĉiam en la maldekstre-supra angulo … (Ĉar iu teknika misagordo okazis, ups.)
La prelegoj kaj diskutrondoj, kiuj okazis poste, estis ege interesaj kaj teme riĉaj. Ni komencis per la foje neglektata historio de la Esperanto-junularo en GDR dum tempoj de la Malvarma Milito. Sekvis rakontoj de aktivuloj, kiuj spertis la periodon de reuiniĝo de Germanio, kaj tiel ankaŭ de la du ĝis-tiamaj germanaj Esperanto-junularoj. Dimanĉe, temis pri la historia kaj aktuala kunlaboro inter GEJ kaj aliaj, ne-esperantaj asocioj kaj institucioj, sed ankaŭ la kunlaboro inter GEJ kaj GEA. Same, la estiĝo kaj evoluiĝo de la regulaj vintraj aranĝoj, kiujn GEJ jam ekde jardekoj organizadas, do antaŭe IS-oj, nun – kunlabore kun PEJ – la JES-oj, estis iom prilumita.
Elkoran dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis, kaj kompreneble eĉ pli al tiuj, kiuj kontribuis al la programo de nia ĉarma jubilea kunveneto per prelego aŭ gvidado de diskutrondo. Sube vi vidos kolaĝon de grupfoto, kiun ni faris dum la evento. Espereble, nian 75-jariĝon en 2026 en eĉ pli solena – kaj nepre ĉeesta formato ni povos denove kune festi!
Aŭtoro: Michael
Jen grupfota kolaĝo montranta gajajn iamajn kaj nuntempajn Esperanto-junularajn aktivulojn