Riismo – reagoj

Riismo – reagoj

lingvo

Koncernante la artikolon pri riismo kiun vi povis legi en la antaŭa eldono de -kune- ricevis ni multajn reagojn. Kelkajn el ili ni volas ĉi tie presi, la aliajn vi trovos ĉe http://www.esperanto.de/dej/blog

Ni ĉiam ĝojas pri reagoj al artikoloj kaj invitas vin esprimi vian opinion pri la temo kaj sendu retpoŝton al kune@esperanto.de

Hallo, da mein Esperanto noch sehr dürftig ist, schreibe ich auf Deutsch. Euren Artikel zu Riismo im kune fand ich sehr interessant, ich hatte zuvor noch nie von dieser Möglichkeit gehört. Ich finde das Thema sehr wichtig, die Umsetzung sehr einfach und praktikabel und würde mir wünschen, dass sich ri als Pronomen durchsetzt und -icx- als Spiegelbild zu -in-. Wie wunderbar einfach geschlechtergerechte Sprache doch sein kann! Diese Chance darf Esperanto sich nicht entgehen lassen. Gruß, Martin

Martin Kutzner


Saluton,\ havu jen mian opinion pri riismo kaj rilataj temoj.

Ja estas bona ideo plibonigi nian lingvon. Tamen oni ne baru al si la vojon al taŭga futuro.\ Enkonduki novajn sufiksojn, neologismojn ktp., kiuj portas ĉapelitajn literojn, estas dekomence due plej bona solvo. Estas apenaŭ imageble, ke la UN, la EU aŭ aliaj similaj internaciaj organizaĵoj, se iam entute, akceptos internacian neŭtralan lingvon kun alfabeto pli komplika ol la Angla.\ Eĉ se inter la nun ekzistaj-uzataj oficialaj laborlingvoj de ĉi organizaĵoj estas etnaj lingvoj kun supersignoj, tio ja ne signifas, ke oni laŭ simpla racieco ne rezignu pri diakritsignaj alfabetoj, se oni fine decidiĝas havi duan lingvon por ĉiuj.\ La Nova Helpalfabeto (NHA) aŭ RALFo (Racia Alfabeto) intertempe prezentas taŭgan alternativon, kiu konsekvence modernigas la Esperantan alfabeton. Ankaŭ la uzado den "na" kaj "den" estas bonaj pliampleksigo den la lingvaj resursoj en nia komuna lingvo. Oni ankaŭ ne forgesu, ke Zamenhof mem en sia Lingvaj Respondoj jam dubis pri la fina taŭgeco de la "alfabeta diakriteco" (vd. §§ 58).\ Estas ja verŝajne, ke iom inerta ĉirilata agado de la Akademio, iom inerta konservativismo en la Movado kaj iom troa konfido al la ĉiopotenco de la elektronika maŝinaro kondukas al nenecesa barado de la propra vojo. Krom la idea malforteco de la organizita kaj organizanta esperantismo (ekz. manko de enstatutiigita ekolgie daŭripova bazo de la propra laboro) ĉi neprogresemo fine malhelpas nepotaŭgan persepktivon de la Movado.

Wolfgang Günther

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag