Socia justeco laŭ F. A. Hayek

„Ĉu ekzistas socia justeco?“

Ĉu vi antaŭe demandis tion al vi mem? Aŭ al alia persono? Eble vi ankaŭ demandis tion mense al la tuta mondo.

Ankaŭ Friedrich August von Hayek – filozofo, kiu naskiĝis en 1899 kaj mortis en 1992 – pensadis pri tiu afero. Li ankaŭ kontemplis pri la temo de socia justeco kaj ĉu eblas realigi tiun justecon en la mondo.

Liaj vidpunktoj kaj opinioj

Laŭ Hayek, ekzistas granda problemo: Kiu estas justeco? Kion signifas tiu koncepto?

Ja ekzistas difino en vortaro, sed laŭ Hayek ĉiu homo sentas, ke aliaj aferoj estas justaj. Ĉu iu kredas, ke io ajn estas justa, dependas de diversaj faktoroj; ekz. vidpunktoj, socia pozicio ktp. Kaj pro tio ne eblas proponi ĉiam-ĝustan difinion por la vorto – la koncepto – de justeco. Kaj pro tiu malkapablo Hayek opinias, ke ne estas valora celo strebi al tiu nedifinata koncepto:

„Kio estas ‚socia justeco‘? […] Justeco estas gravega, se ĝi enhavas ag-regulojn por la individua persono mem. Ja eblas agi juste aŭ maljuste. Sed aferojn kiel distribuon de enspezoj ne eblas reguligi pere de ag-maniero kiuj celas al individua ulo. […] Sensencas, ke iu persono respondecas pri la distribuo de enspezoj, same kiel se iu persono estus la respondeculo por la san-stato, malsaĝeco aŭ malbeleco de aliaj homoj.“

Oni nun povus diri, ke egala distribuo de mono, lando, materialoj ktp. estas justeco, ĉar ĉiu havas la saman. Hayek kontraŭas tion: La justeco per egala distribuo de enspezoj, bienoj ktp. ja antingeblas. Sed li ankaŭ diras, ke tio similus al diktaturo. Pro tio ne indas strebi al tia justeco.

Kontraŭe, li fidas je la forto, je la kontrolo, de la ekonomio.

La libera ekonomio estas la centro kaj plej grava afero, laŭ Hayek. Ĝi reguligas la prezojn pere de ofertoj kaj postuloj. La valoroj de laboroj, materialoj, artaĵoj, krudaĵoj kaj ĉiuj aliaj aferoj fariĝis pro la valoro, kiun la popolo konsideras inda. Tio signifas, ke la popolo mem decidas, kiom kaj kion aferoj valoras – kaŭze de tio, la valoro por la popolo estas la centro de lia pensmaniero. La popolo scias, kio bonas por ĝi. Kaj pro tio ne ekzistos maljusteco por la popolo entute, ĉar alikaze, ĝi agus alimaniere; ĝi valorigus la aĵojn, materialojn, laborojn per malsama altoj.

„Ni [la homaro] eltrovis – ni ne difinis ĝin – ni eltrovis, ke ludi ludon, kiu estas parte ludo de ŝanco, parte ludo de lerteco, estas la plej bona metodo por organizi niajn aferojn. Se ni akceptis la ludon, ĉar ĝi estas efika, ni ne povas diri poste, ke ĝi maljustas. Se neniu friponis, ne ekzistas maljusteco en la ludo. Ĝi ankaŭ ne ekzistas, se oni malvenkas.“

Kritikoj 

Sed memkompreneble ankaŭ ekzistas kritikpunktoj, rilate al la opinio de Hayek: Ekzistas sociaj diferencoj inter homoj. Hayek ja konsentas, ke ili ekzistas, sed li nur opinias, ke ili estas naturaj. La problemo malgraŭe daŭras, ke la ludantoj en lia ludo ne ekas de la sama punkto. Ne ĉiu persono kapablas atingi la saman nivelon de edukado, de socia pozicio aŭ de mono dum la sama tempo – dum la samaj lud-raŭndoj. Kaj lia opinio pri socia justeco ankaŭ ne vere agas iel ajn por kontroli aŭ redukti tiun malegalecon. Laŭ lia teorio, socialaj ekvilibrigiloj ne necesas. Sed tiaj iloj eble neprege necesus, se oni konsideras, ke ne ĉiu ludanto ludas laŭ-regule.

Fontoj 

Edit Page On Grav

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag