Ekde 2021 mi fotas en ĉiu julio LEGO-figurojn aranĝigitajn en stratrubo. Kelkfoje la LEGO-figuroj ludas kun la rubo laŭ la origine pripensita funkcio de la aĵoj, kelkfoje estas novkreitaj situacioj. Post foti mi forĵetas la stratrubon en rubujojn, kompreneble. Mia ideo kun ĝi: montri rubon en alia, iom ludema kaj artema kunteksto kaj dume akcentigi la problemon de tro da rubo en la medio kaj nia ekonomia sistemo.
Inspiro por la agado estis la kampanjo „senplasta julio“. Tiu agadmonato, fondita de la senprofita organizo plasticfreejuly, ekzistas ekde kelkaj jaroj. La organizado venas origine el Aŭstralio, sed ankaŭ faras internacian laboron. La kampanjo provas atingi je pli da publika videbleco por nia grandega problemo de tro da (plasta) rubaĵo. En la centro staras ideoj por redukti unuvojan plastan rubaĵon en la ĉiutaga vivo de privataj personoj per neenpakitaj aĵoj, plurfojuzeblaj aĵoj ktp. Por atingi tion, la kampanjo ankaŭ provas krei la sociajn, politikajn kaj ekonomiajn antaŭkondiĉojn.
Nun vi povas pensi, ho, kolekti, foti kaj redukti iom la rubon estas bela kaj bona. Ĝuste. SED: Rubo havas sistemon. Nia aktuala ekonomio vivas de forĵetado. Se ni volas reduktadon de rubo, ni devas trakti tiun problemon sisteme, en la radikoj.
Ni bezonas regulojn, kiuj reduktas pakaĵojn, ebligas kaj truddevigas recikligadon, reduktas la jam ekzistantan rubon en la medio, plimultkostigas forĵetadon, kreas ekonomiajn cirklojn.
Kial estas pli malmultkoste por entreprenoj detrui novvarojn ol ankoraŭ vendi ilin? Kial kostas karotoj en plasta sako pli malmulte ol karatoj sen plasta sako? Kial tiom multe da materialoj ne estas recikligeblaj? Kial ŝajne tute ne gravas por ni, kiel multe da rubo estas ĉie en nia mondo?
Privataj decidoj en tiu sistemo ne eblas por ĉiu, pro mentalaj kaj/aŭ financaj kapabloj. Kelkaj homoj nepre bezonas unuvojajn produktojn. Tial, ĉi tio tute ne temas pri kondamni homojn, kiuj, pro iuj ajn kaŭzoj, uzas unuvojajn produktojn. Temas pri ni kiel socio, kiu devus reflekti la amasegon da rubo, kiun ni ĉiutage akceptas. Por tio, ni ĉefe bezonas pensŝanĝon en la politiko kaj la ekonomio. Simple daŭrigi nian forĵetsocion ne estas diskutebla pro la fakto, ke ni vivas sur finonta planedo. Resursoj por tiamaniera konsumo ne povas ekzisti daŭripove. Kaj ni ne devus forgesi esti mi ĉiun estulon, kun kiu ni dividas nian mondon. Jam estas pli da plasto ol fiŝoj en la maroj kaj plasteroj eĉ estas troveblaj ĉe la forforforejoj de la mondo.
Tial ni dediĉiĝu sisteme al rubo. Ĉi tie, kun iom da arto kaj filozofiado pri la problemo.