Esperanto-1x1

Ek al la aliĝilo (en la germana): forms.gle/hkwavcoAAs1eh5n77

Esperanto-1x1 estas reta kursaro por german-parolantaj adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj (sub 27 jaroj), kiuj interesiĝas pri Esperanto.
La unua renkontiĝo por interkonatiĝi okazos mardon, la 19 septembro 2023, je 20h00 (UTC+2).

Pliaj semajnaj renkontiĝoj okazos ĝis la mezo de oktobro (datoj ankoraŭ estos deciditaj).

Ni renkontiĝos per videoalvoko en tiu ĉi konferencejo de la Universitato Heidelberg.
Por eniri vi ricevos de ni pasvorton, se vi antaŭe aliĝis al Esperanto-1x1.

Ĉu vi ŝatus partopreni? Do volonte aliĝu per nia aliĝilo!

Kio atendas min?

Dum Esperanto-1x1 estos ofertata konversacia kurso por komencantoj. Do vi lernos, kiel havi simplajn konversaciojn en Esperanto kaj povas tion ekzerci kune kun aliaj partoprenantoj en leĝera etoso. Krome vi informiĝos pli pri tio, kiaj oportunoj kaj eventoj ekzistas por junaj Esperanto-parolantoj en Germanio kaj aliaj landoj.

Ĉu mi bezonas antaŭajn kapablojn?

Vi ne bezonas freneze bonajn Esperanto-lingvokapablojn por partopreni, sed estus bone, se vi jam scipovus kompreni kelkajn facilajn frazojn en Esperanto. Se vi ĝis nun ne lernis ajnan Esperanton, tiam ni rekomandus al vi, varmiĝi iomete antaŭe per lernrimedoj kiel Lernu!Duolingo. Jam kun A1-nivelo vi estos tre bone preparita por nia Esperanto-1x1.

Ni antaŭĝojas renkonti vin! 😊

eo-1x1-largha

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag