IJK 2027 okazos en Petzow (Brandenburgio)!

Ni havas daton, ni havas lokon, kaj ni havas malfermitan aliĝilon. 🇩🇪🎉

👉 ijk2027.tejo.org

La 83-a Internacia Junulara Kongreso okazos de la 15-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2027 en KiEZ Inselparadies Petzow, ejo sur duoninsulo en la lago Glindower See apud la pitoreska urbeto Werder (Havel), 12 km de Potsdamo kaj 40 km de Berlino.

Ni havos propran plaĝon, kie ni povos naĝi inter la programeroj. La ejo povos gastigi nin en diverstipaj loĝoĉambroj je inter 2 kaj 8 litoj. Kaj kelkaj vesperaj programeroj okazos sur granda ekstera, subĉiela scenejo! 🌌

Atendos vin neforgesebla semajno abunda je koncertoj, gufujo, trinkejo, ekskursoj, kaj programo de la mateno ĝis la nokto, kun junaj esperantistoj el la tuta mondo.

La aliĝilo malfermiĝis hodiaŭ!

Kaj jen la plej bona kialo aliĝi tuj: Ĉiuj, kiuj aliĝas ĝis la 31-a de aŭgusto 2026, ricevas la kongresan T-ĉemizon senpage. Poste ĝi kostos 12 eŭrojn. Restas malpli ol tri semajnoj. Do kaptu la oportunon kaj aliĝu jam! 👕

Ni vidos nin en Petzow! 🏖

2

3

Vorheriger Beitrag