La 2-a GEJMS en Bremeno, 11–13 septembro 2026

mallonge.net/GEJMS2 ← Ek al la aliĝilo!

Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urbludojn kiel en la jutuba serio Esperanto Senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi!

La Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina, mallonge GEJMS, estas relative nova junulara renkontiĝo de GEJ. Dum la evento, la partoprenantoj estas dividitaj en teamoj kaj ili teame konkuras en diversaj urboludoj kreitaj speciale pri la gastiganta urbo. Se vi ŝatas turismumi kaj sentas vin entuziasma pri malkovri germanajn urbojn per amuzaj defioj kun novaj amikoj, estas la perfekta renkontiĝo por vi! Por la partopreno, meznivela Esperanto-scipovo estas rekomendata, tamen komencantoj ne hezitu, ĉar la teamkonstruado okazas komencant-amike. Kompreneble ankaŭ dum GEJMS ne mankas vesperaj amuziĝoj por interkonatiĝi, ludi, muzikumi kaj kune kuiri. Dirinte tion, ni rekomendas ke vi uzu la liberan tempon ankaŭ por ripozi kaj teame strategiumi.

Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon!

Semajnfine, inter la 11-a kaj 13-a de septembro 2026, okazos la 2-a GEJMS en Bremeno. Tie atendos vin amuzaj ludoj! La celo estos, konkeri diversajn areojn de Bremeno kune kun via teamo, kiel videblas en la sekva ilustraĵo:

gejms_bremen_areoj

Aliĝilo

Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: mallonge.net/GEJMS2

Loĝado kaj manĝoj

Ni loĝos kaj dormos en tranoktejo, kiu situas sufiĉe centre en Bremeno.
La adreson de la tranoktejo vi ricevos de ni post konfirmo de via aliĝo.

En la ejo, estas komuna kuirejo, kiun ni povos uzi por prepari manĝojn por nia grupo (maten-/tag-/vespermanĝo). Ĉiuj manĝoj, kiujn ni preparos, estos veganaj.

Kiel alveni?

Plej facile estas veturi per trajno ĝis Bremen Hbf.

Kondiĉoj kaj kotizoj

La baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas

  • 45 €, se vi estas membro de GEJ/GEA kaj naskiĝis en 1999 aŭ poste,
  • 55 €, se vi ne estas membro de GEJ/GEA kaj naskiĝis en 1999 aŭ poste,
  • 65 €, se vi estas membro de GEJ/GEA kaj naskiĝis inter 1990 kaj 1998,
  • 75 €, se vi ne estas membro de GEJ/GEA kaj naskiĝis inter 1990 kaj 1998,

kaj plialtiĝas je 5 €, se vi aliĝas nur ekde la 1-a de septembro.

(Bonvolu agnoski, ke en tiu ĉi junulara evento ni bedaŭrinde entute ne povas akcepti partoprenantojn, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1990.)

Kiel pagi?

Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE47 3702 0500 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33XXX
Priskribo: GEJMS [via nomo]

Via GEJMS-teamo

gejms2-feed1

Nächster Beitrag