37a KEKSO en Weimar

37a KEKSO en Weimar

KEKSO

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas vin al la 37a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 27a ĝis la 29a Novembro 2026 en Weimar, Germanio. Tio estas evento por junuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.

37a_KEKSO_bildo

Aliĝilo

Vi povas aliĝi ĉi tie: mallonge.net/KEKSO37

Programo

Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj.

Ĉu vi ŝatus proponi aŭ mem gvidi programeron (ekz. atelieron, prelegon, diskutrondon, danckurson, ludvesperon ktp.)? Anoncu en la aliĝilo, por ke ni povu enplani vian kontribuon.

Loĝado kaj manĝoj

Ni tranoktos en Labyrinth Hostel en la urbocentro de Weimar en grupaj ĉambroj. Ni kune preparos maten-, tag- kaj vespermanĝon (vegane por ĉiuj), kio jam estas inkluziva en via aliĝkotizo.

Kiel alveni?

De la ĉefstacidomo en Weimar vi atingas la hostelon post 15 min, per buso estas nur 5 minutoj.

Ni rajtos eniri la ejon ekde la 16a horo posttagmeze, antaŭe vi povos jam renkontiĝi kun aliaj partoprenantoj en Weimar. Ni restos en la loĝejo ĝis dimanĉe antaŭtagmeze. Kiu volas, povos ankoraŭ kune ekskursi al Erfurt (15 minutoj per regiona trajno) kaj poste forveturi de tie. Vi tamen devus aĉeti la trajnbileton al Erfurt mem, se vi ne posedas Deutschland-Ticket.

Kondiĉoj kaj kotizoj

La jena baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas:

  • 65 € (naskiĝjaro 1999+) / 79 € (naskiĝjaro 1990–1998), se tiu ĉi estas via unua (plurtaga) Esperanto-renkontiĝo.
  • 55 € (naskiĝjaro 1999+) / 69 € (naskiĝjaro 1990–1998), se vi estas membro de GEJ aŭ GEA.
  • 75 € (naskiĝjaro 1999+) / 89 € (naskiĝjaro 1990–1998), se neniu el la supraj kondiĉoj aplikeblas.

La partoprenkotizo plialtiĝas je 10 €, se vi aliĝas nur ekde la 16a de Oktobro. La partoprenkotizo plialtiĝas je 15 €, se vi aliĝas nur ekde la 12a de Novembro.

Anmeldegebühren_37a_KEKSO

(Bonvolu agnoski, ke en tiu ĉi junulara evento ni bedaŭrinde entute ne povas akcepti partoprenantojn, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1990.)

Laŭ tradicio de KEKSO, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn(/kukon) aŭ fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ŝatus ne kunporti tiajn, tiam vi bezonas ankoraŭ krompagi + 10 € anstataŭe.

Kiel pagi?

Post via aliĝo vi ricevos konfirman mesaĝon de ni kun mencio de via kalkulita kotizo. Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE47 3702 0500 0008 4249 00 BIC: BFSWDE33HAN
Priskribo: KEKSO [via nomo]

Via KEKSO-teamo

mallonge.net/KEKSO37 ← Ek al la aliĝilo!

Listo de aliĝintoj

  1. ...
  2. ...
  3. ...

Vorheriger Beitrag