La Junulara E-Semajno (JES) okazos ĉi-jare jam la 17-an fojon – kaj unuafoje en Vilno (Litovio)! De la 27-a de decembro 2026 ĝis la 3-a de januaro 2027 ni pasigos tutan semajnon kun novaj kaj malnovaj amikoj en bonega etoso.
Ludu, dancu, babilu, festu, kantu, diskutu, lernu, kreu kaj amuziĝu – ĉio en Esperanto! La fokuso ĉi-foje kuŝas interalie sur defioj, ludoj kaj enigmoj kiel kreemaj alternativoj al pli kutimaj programeroj. La pinto de la evento estas la silvestra balo.
La evento okazos en Downtown Forest en la arta kvartalo Užupis. Speciala loko kun vera arbara sento meze de la urbo: multe da verdo, komforta etoso, grill- kaj bar-eblecoj kaj nur mallonga promenado ĝis la malnova urbo.
Organizos ĝin teamo de LEJO (Litova Esperanta Junulara Organizo) kunlabore kun homoj el aliaj landoj.

Pli da informoj kaj aliĝo: jes.esperantojugend.de
Pere de la Erasmus+-projekto “FREMDULO” de TEJO (kunlabore kun LEJO, JEFO, GEJ, KEJ kaj IEJ) vi eĉ povas partopreni la JES-on senpage. Elektitoj ricevas loĝadon, manĝadon kaj la bazan kotizon de la evento.
Aldone estas repago de vojaĝkostoj – depende de la distanco kaj la transportilo:
La unua fazo de la podkasta projekto okazas ĝuste dum la JES en Vilno. Kandidatiĝu antaŭ la 27-a de oktobro ĉi tie:
Formularo
Pli da informoj pri la projekto: tejo.org – Partoprenu projekton pri podkastoj

Dum la JES okazos la 30-an de decembro la membroasembleo de la Germana Esperanto-Junularo – rekte surloke en Litovio. Kiu ne povas veni, povas partopreni hibride per Zoom.
Ni ĝojas renkonti vin en Vilno!
