Germana Esperanto-Junularo

Germana Esperanto-Junularo

La Germana Esperanto Junularo (GEJ) estas branĉo de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) por junuloj. Fondita en 1951 nuntempe GEJ havas ĉirkaŭ 100 membrojn ĝis 27 jaroj.

GEJ celas la interkomunikadon de popoloj, precipe je la nivelo de internacia junularkunlaborado. Por atingi tiun ĉi celon, ni uzas la internacian lingvon Esperanto. Samtempe ni ankaŭ zorgas pri la agado en niaj lokaj grupoj. Niaj taskoj principe konsistas el publikinformado, organizi Esperanto-eventojn kaj -kursojn, atelieroj kaj internacia kunlaboro.

Membrecoj: GEJ estas sekcio de TEJO kaj fonditmembro de la "Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände".

Publikinformado

Multe da homoj en Germanio ne scias, kio estas Esperanto kaj ke ekzistas GEJ. Fojfoje la ideoj rilataj al Esperanto estas miskomprenataj. Aliaj kredas, ke Esperanto estas hispana dialekto kaj ne scias pri konstruitaj lingvoj. Ĉar multaj homoj ne scias pri Esperanto-renkontiĝoj kaj la riĉa kulturo oni ofte povas aŭdi: "Esperanto, ĉu vere iu parolas tion?"

GEJ volas informi pri Esperanto per siaj sociaj retoj, ĉe grandaj aranĝoj kiel ekzemple la ekleziaj tagoj aŭ per eldonado de broŝuroj. Antaŭ la eklerno de Esperanto ja oni devas scii, kio estas Esperanto kaj kion oni povas fari per ĝi.

Esperantokursoj

Ekzistas multe da retaj materialoj kaj lernlibroj, sed pli agrable kaj ĝoje oni lernas lingvon kun aliaj. Tial GEJ organizas kursojn dum la tuta jaro, kutime dum la semajnfina renkontiĝo KEKSO. Ĉe la grandaj internaciaj renkontiĝoj kiel la Junulara Esperanto-Semajno (JES) kiuj daŭras tutan semajnon ankaŭ okazas Esperanto-kursoj. Ambaŭkaze vi povas lerni kaj praktiki kune kaj ekkoni Esperantujon.

Erasmus+ projektoj

Krom Esperanto-agado ni ankaŭ partoprenas en internaciaj projektoj, en kiuj okazas seminarioj, kiuj ne nepre rekte rilatas al Esperanto, sed donas al niaj membroj gravajn sciojn kaj kapablojn, kiuj povas esti utilaj en la kluba vivo aŭ alie, ekz. pri daŭripoveco, komunikado kaj homaj rajtoj. Dank al la subvencioj de la Eŭropa Unio niaj membroj povas viziti internaciajn seminariojn kadre de la projektoj, kiujn gvidas spertaj kaj kapablaj trejnistoj.

Organizi renkontiĝojn

Esperanto vivas per siaj parolantoj. Malgraŭ Esperanto utilas multmaniere, multaj homoj taksas plej allogaj la internaciajn renkontiĝojn. Tie eblas ekkoni homojn de la tuta mondo, diskuti, festi, kaj interŝanĝi ideojn. Dum Esperanto-renkontiĝoj ekestas jarlongaj amikecoj inter homoj de diversaj nacioj.

Ĉiujare ĉirkaŭ novjaro la "Junulara Esperanto Semajno" (JES), kiu okazas normale en Germanio aŭ Pollando, estas tradicie organizata de GEJ kaj la Pola Esperanto Junularo (PEJ), en 2024/2025 en Belgio organizita de la Verdaj Skoltoj. Kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 25 landoj ĝi estas la dua plej granda renkontiĝo por junaj Esperantistoj en la mondo. Nur la Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas pli granda. Aldone ni plurfoje jare organizas pli etajn renkontiĝojn.

Labori kune kun aliaj landoj

La internacia kunlaboro estas unu de la ĉefaj prizorgoj de GEJ. Per subvencioj ni ebligas studentojn kaj lernejanojn malmultekoste partopreni en diversaj renkontiĝoj. Ni ankaŭ organizas renkontiĝojn kun alilandaj junularaj Esperanto-asocioj, ekz. en 2024 BRECO en Strasburgo kune kun la Franca Esperanto-Junularo (JEFO).

Cetere, GEJ havas du reprezentantojn en la komitato de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).