En nia asocio multaj homoj aktivas diversmanjere, por povi pliproksimigi Esperanton al aliaj. Se ankaŭ vi estas motivigita engaĝigi por la uzado kaj disvastigo de Esperanto, kontaktu nin kun via ideo per Telegramo aŭ retpoŝtante al gejesperanto.de!
Pliajn informojn pri eblaj taskoj en komisionoj kaj kontaktpersonojn vi trovos sube.
En majo 2020 la estraro decidis pli subteni la engaĝitajn membrojn. Ili nun havas la eblecon ricevi repagojn de vojaĝkotizoj por enlandaj renkontiĝoj kaj rabatojn por la partopreno en JES (aŭ aliaj internaciaj renkontiĝoj). Bezonatas konsento kun la estraro.
Ĉu vi interesiĝas transpreni etan taskon en la asocio? Do kontaktu la estraron aŭ unu el la sube menciitaj kontaktpersonoj – kaj tiel igu Esperanton ankaŭ vian projekton!
Financoj, subteni la kasiston en sia laboro aŭ pri la verkado de buĝetoj por eventoj kaj projektoj (Kasa Komisiono)
Subvencipetoj (SuPo)
Internaciaĵoj, ekz. rilatoj kun TEJO kaj PEJ (KIR)
Eksteraj rilatoj kun aliaj germanaj junularasocioj (KonKERo)
Interreto, retpaĝo (IReK)
Publika informado en sociaj retoj, gazetoj, en lingofoiroj ktp. (KAPRi)
Membroadministrado
Regiona agado, lokaj aferoj (KoLA): Ni estas la kontaktpersonoj de nia propra loka grupo, sed ankaŭ subtenas vin, se vi mem ŝatus fondi lokan grupon en via urbo. Ĉi tie vi ankaŭ trovas dokumenton kun kelkaj konsiloj pri tio (en la germana).
Renkontiĝoj, ekz. JES kaj KEKSO (KKRen)
Membrogazeto, publikigi artikolojn pri intersaj temoj, prezenti aktivulojn, konduki intervjuojn kaj multe pli (Kune)
Instruado kaj prizorgado de novuloj, ekz. nia lingvokurso Kostenloser Esperanto Kurs aŭ aliaj kursoj (KINo)
Taskado de KEK-mentoroj
Oficejo (BerO) Katzbachstraße 25, 10965 Berlin
Kunlaboro kun GEA (junulara reprezentanto):