Se vi vojaĝas pro Esperantaĵoj vi eble povas rericevi parton de la vojaĝkostoj (aliaj kostoj vidu supre). Per agado por la asocio vi kiel eble ne havu kromajn elspezojn. Ĉefe dank al la subteno de la ministerio "Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend" membroj povas ricevi vojaĝsubvencion por kelkaj renkontiĝoj, kiu kutime estas multe pli alta ol la jara membreckotizo.
Subvencioj ebligas al nia asocio, ke ni transprenos vojaĝkostojn de niaj membroj al internaciaj renkontiĝoj kun kelkaj limigoj. Por tio, vi devas surloke dum la renkontiĝo enskribiĝi en la subvencia listo "Formblatt L", kiun kunportas unu el la germanaj partoprenantoj. La listo poste estas transdonita al nia respondeculo pri subvencioj.
Post la renkontiĝo vi devas pruvi viajn vojaĝkostojn ene de 4 semajnoj, t.e. sendi la (skanitajn) biletojn al ni. Uzu
tiun formularon kaj sendu ĝin kune kun la (skanitaj) biletoj/pruvoj al gej.kasko
esperanto.de.
Se vi havas pliajn demandojn, bonvolu kontakti nian kasiston ĉe gej.kasko
esperanto.de
| Renkontiĝo | Loko/Dato | Informo |
|---|---|---|
| IJF | 01.04.–07.04.2026 en Cervia, Italio | Vojaĝkostoj repageblas! |
| Roskilde-Festivalo | 27.06.–05.07.2026 en Roskilde, Danio | Vojaĝkostoj repageblas! |
| UK | 01.08.–08.08.2026 en Graz, Aŭstrio | Vojaĝkostoj repageblas! |
| IJK | 09.08.–16.08.2026 en Tiana, Hispanio | Vojaĝkostoj repageblas! |
| JES | Verŝajne 26.12.2026–02.01.2027 en Litovio | Vojaĝkostoj repageblas! |
Se vi vojaĝas nome de GEJ, vi ankaŭ povas ricevi vojaĝsubvencioj. Ekzistas regularo pri vojaĝsubvencioj por laborvojaĝoj.
La estraro decias laŭ la regularo, kio precize estas laborvojaĝo. En kazoj de dubo vi povas demandi nin.
Kelkaj oftaj okazoj jam estis fiksitaj:
Vi povas fari peton pri aliaj elspezoj (ekz. manĝado dum kunsido) post priparoli tion kun la kasisto per ĉi tiu formularo.