Veturu senpage al FESTO 2025 en Francio! (17-24 aŭgusto)

Ĉu vi estas aĝas ĝis 30 jaroj, kantas aŭ ludas muzikilon (hobinivele aŭ duonprofesie), amas muzikon aŭ simple volas kolekti novajn spertojn kaj pasigi semajnon kun aliaj muzikemuloj? Tiam ĉi tiu projekto estas ĝuste por vi!

FESTO 2025 okazos de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto en Moissac, Francio. Dank’ al subvencio de la OFAJ/DFJW (Oficejo por Germana-Franca Junulara Kunlaboro) vi povas partopreni unikan muzikprojekton en la Esperanto-mondo – senkostaj estas loĝado, manĝado kaj la programo!

Grave: La senkosta partopreno dependas de tri kondiĉoj:
✅ Vi loĝas en Germanio aŭ Francio kaj estas ne pli aĝa ol 30 jaroj.
✅ Vi aktive partoprenas la muzikprojekton (ekz. koruso, DJ-ing, bando, muzikproduktado ktp.).
✅ Vi helpas surloke kun malgrandaj taskoj rilate la organizadon de la evento.

Kune kun spertaj Esperanto-muzikistoj kiel Platano, Flo kaj Gijom, vi povos partopreni laborgrupojn pri:

  • 🎧 Diskĵokeumado
  • 🎙 Sono kaj muzikproduktado
  • 🎵 Koruso
  • 🎸 Muzikiloj (ekz. piano, gitaro)

Vi kreos novajn kantojn en Esperanto, muzikumos kune kaj fine de la semajno prezentos ilin dum granda koncerto!

Kion vi ricevas kiel partoprenanto?

✔️ Senpaga partopreno ĉe FESTO
✔️ Profesiaj laborgrupoj kun muzikistoj el la Esperanto-mondo
✔️ Kreema semajno kun junuloj el la tuta Eŭropo

Ĉu vi interesiĝis? Tiam kandidatiĝu nun per ĉi tiu formularo.

Krome, por ĉiuj kun loĝloko en Germanio:
Dank’ al aldona subvencio de la Infan- kaj Junularplano (KJP) de la federacia registaro, ĝis 10 partoprenantoj povas ricevi vojaĝkostan subvencion.

Se vi interesiĝas pri la vojaĝsubvencio, skribu rekte al: ✉️ gej.kaskoesperanto.de

Ni ĝojas pri via aliĝo – kaj antaŭĝojas pri inspira, muzika semajno kun vi!

afishbildo

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag