La pasintan jaron mi faris mian Erasmus en Karlsruhe, kaj, kiel ĉiam kiam oni komencas novan vivetapon, mi havis iom da timo kaj nervozeco pri kiel estos vivi tutan jaron en nova lando, kun malsama lingvo kaj kulturo, kaj ankaŭ pri la defio konatiĝi kun novaj homoj. Mi havis la bonŝancon esti inkluzivita en la Telegrama babilgrupo de GEJ danke al esperantistino, kiu memoris, ke mi faras Erasmus tie, kaj danke al tio mi povis scii, kiaj kunvenoj okazas en Germanio dum tiuj monatoj.
Membro de la babilejo informis min pri iuj monataj vespermanĝoj organizitaj de la esperantista grupo de Karlsruhe. Bedaŭrinde, pro la okupata horaro de Erasmus-studento en siaj 20-aj jaroj, mi nur povis partopreni unu vespermanĝon, sed ĝi estis vere amuza kaj interesa. Mi povis renkonti novajn homojn, kaj krome mi lernis pri tradicioj kaj kuriozaĵoj de la regiono, same kiel pri iuj manĝaĵoj kaj ankaŭ pri kelkaj libroj.
Alia esperantistino, kiu ne loĝis tre malproksime, afable gastigis min en sia domo, donante al mi la eblon viziti novajn kristnaskajn bazarojn (la granda turisma allogaĵo por ni, kiuj venas el la sudo, por forgesi la mankon de suno) kaj ankaŭ renkonti novajn homojn.
Ĝenerale, esti parto de la GEJ-grupo kaj ekscii pri la diversaj renkontiĝoj kaj agadoj, kiujn ili organizas, sendepende de ĉu mi povis partopreni aŭ ne, donis al mi tiun nekredeblan senton de esti parto de komunumo. Mi vere rekomendas konektiĝi al la esperantista reto kien ajn vi iras kaj pasigi bonajn momentojn kun samideanoj.