IJK 2024: Sukcesa kongreso kun agrabla etoso

“Antaŭkongreso” sur la maro

Por mi la IJK komenciĝis antaŭ ol ĝia komenco, ĉar mi decidis kun tri aliaj kuniri al IJK per ŝipo, el Kiel al Klaipeda. En Berlino (kie mi loĝas kaj komencis vojaĝi), mi renkontiĝis kun du el miaj kunvojaĝantoj, kaj ni iris al Kiel (mi kaj Utku per regionaj trajnoj kaj Sofia per buso). Jam en Kiel dum la tago ni iom ekskursis kaj vidis la ĉirkaŭaĵon de la urbo. Vespere, enirante en la ŝipon, ni retrovis aliajn esperantistojn, kiuj decidis vojaĝi same al IJK kaj tie ni estis entute ok (unu decidis ne aperi sur la foto). La vojaĝo per ŝipo daŭris ĉirkaŭ 24 horojn, do tiel ni havis ian etan neformalan „antaŭkongreson“ sur la maro, ni babilis, ludis ludojn, manĝis kune kaj ĝuis la etoson.

Alveno en Šventoji en granda stilo

La ŝipo alvenis al Klaipėda iom pli malfrue ol atendite, tiel ni ne sukcesis trafi la lastan buson al Šventoji. Tiel, ni devis trovi solvon kiel alveni al Šventoji. Nia okkapa grupo dividiĝis en tri partojn, unu (Lars) iris per biciklo, tri homoj iris per tute ordinara taksio. Mi mendis grandan taksion por iri kvarope al Šventoji. Ni havis grandan surpizon, kiam tiu taksio alvenis kaj ĝi estis tute ne ordinara taksio, sed iu porfesta taksio. Ni kvarope havis duonhoran amuziĝon en nia vojaĝo al Šventoji.

Kongresejo

Bedaŭrinde, la kongresejo ne estis la plej luksa kongresejo. Ĝi estis en tre malnova konstruaĵo (konstruita ankoraŭ en la sovetunia tempo) kaj estis nur tri aŭ kvar publikaj necesejoj (en ne tre pura stato) por ĉiuj partoprenantoj. Ankaŭ estis ege multaj araneoj, kaj por mi ili estis terurigaj. Ankaŭ estis kelkaj reguloj, kiuj ne sencis al mi, ekzemple: ne eblas duŝiĝi post la 20-a horo aŭ antaŭ la 8-a. Tamen la dometoj tie estis ĉarmaj. La kongresejo estis ĉe la maro, sed mi lernis ĉi-jare ke la Balta Maro estas pli malvarma, ol mi persone povas elteni, kaj mi ne tiom ĝuis tion. Kelkaj homoj tamen naĝis kaj amuziĝis.

Taga programo

Preskaŭ ĉiutage mi endormiĝis ĉirkaŭ la 2-a matene, tio signifis, ke mi maltrafis la matenan programon kaj iris rekte al la posttagmeza. Tamen, mi memoras pri kelkaj mojosaj programeroj en la taga (postagmeza) programo, ekzemple: prelego pri Drag-kulturo de Demlin, ateliero pri aŭtentika rilatado de Manuela, modela UN kun Ikvero, aŭkcioj de libroj kun Severija, ŝakturniro organizita de Geomar. Entute, mi tute ĝuis la programerojn, kiujn mi partoprenis!

Vespera programo

Estis koncertoj ĉiutage en la IJK, ne ĉiuj plaĉis al mi (la unua litova grupo, kiu ludis, ne estis mia plej ŝatata stilo), sed kelkaj plaĉegis. Mi treege ŝatis, kiam venis litova grupo kaj ne nur muzikumis, sed ankaŭ instruis kiel danci kelkajn tradiciajn litovajn dancojn. Mi ankaŭ tre ŝatis la pli trankvilan koncerton de ĴeLe kaj ankaŭ de Martin Wiese, Bertilo kaj Birke, kaj aliaj. Krom koncertoj, estis karaokeo, Drag-prezentaĵo, trinkomanĝa nokto, kaj – maltrafite de mi (mi jam foriris) – internacia vespero. Krome la etoso en la gufujo kaj drinkejo ĉiam estis tre bona laŭ mi, malgraŭ ke en Litovio estas kelkaj pli striktaj reguloj pri alkoholo.

Ekskursoj

Mi persone iris nur al unu ekskurso, malgraŭ ke mi aliĝis al du. Mi rezignis pri la dua pro la malbona veterprognozo (mi ne portis tiom da varmaj vestaĵoj, kaj mi iom pentis pri tio – estis la plej malvarma IJK, kiun mi spertis), sed la unua kaj sola ekskurso, kiun mi partoprenis, estis belega. Mi vizitis la Kurši-terlangon, kie estis tre bela naturo. Ni multe promenis tie, kaj ni iris ĝis proksimume al Nida, kiu estas tuj apud al la landlimo kun Rusio (oblasto de Kaliningrado) – kompreneble ni ne trapasisi tiun landlimon. Ni ankaŭ rapide vizitis la feridomon de la germana verkisto Thomas Mann.

Konkludo

Malgraŭ kelkaj ne tiom bonaj aferoj (malbona vetero kaj ne tiom bona kongresejo), la kongreso estis entute tre sukcesa, ĉarma kaj ĝuebla! Mi tre ĝojas, ke mi iris! Estis tre agrabla etoso.

Aŭtoro: Ana Komuna foto de IJK 2024

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag