La Junulara E-Semajno (JES) estas unu el la plej grandaj Esperanto-eventoj por junuloj. Ĉi-jare ĝi okazos jam la 16-an fojon – de la 28-a de decembro 2025 ĝis la 4-a de januaro 2026 en Burg (Spreewald), proksime al Berlino. La aranĝon organizas aktivuloj de GEJ kaj subtenantoj el aliaj landoj.
Ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el pli ol 20 landoj vin atendas – kun babiladoj, atelieroj, ludoj, festoj kaj multaj neforgeseblaj momentoj en unika etoso. Aliĝu nun kaj estu parto de JES!
Jen ligilo al la retejo de JES 2025/'26: https://jes.esperantojugend.de/
Kaj ĉi tie vi rekte trovas la aliĝilon: https://form.jotform.com/250934415276358