Veturu kun granda rabato al JES en Burg (Spreewald)! (28.12.25-4.1.26)

Ĉu vi estas aĝas ĝis 30 jaroj, kantas aŭ ludas muzikilon (hobinivele aŭ duonprofesie), amas muzikon aŭ simple volas kolekti novajn spertojn kaj pasigi semajnon kun aliaj muzikemuloj? Tiam ĉi tiu projekto estas ĝuste por vi!

JES okazos de la 28 decembro 2025 ĝis 4 januaro 2026 en Burg (Spreewald), Germanio. Dank’ al subvencio de la OFAJ/DFJW (Oficejo por Germana-Franca Junulara Kunlaboro) vi povas partopreni unikan muzikprojekton en la Esperanto-mondo – kun granda rabato al via JES-aliĝkotizo kaj parta repago de viaj vojaĝkostoj!

Grave: La rabatita partopreno dependas de tri kondiĉoj:
✅ Vi loĝas en Germanio aŭ Francio kaj estas ne pli aĝa ol 30 jaroj.
✅ Vi aktive partoprenas la muzikprojekton (ekz. koruso, DĴ-umado, bando, muzikproduktado ktp.).
✅ Vi helpas surloke kun malgrandaj taskoj rilate la organizadon de la evento.

Kune kun spertaj Esperanto-muzikistoj kiel Platano kaj Gijom', vi povos partopreni laborgrupojn pri:

  • 🎧 Diskĵokeumado
  • 🎙 Sono kaj muzikproduktado
  • 🎵 Koruso
  • 🎸 Muzikiloj (ekz. piano, gitaro)

Vi kreos novajn kantojn en Esperanto, muzikumos kune kaj fine de la semajno prezentos ilin dum granda koncerto!

Kion vi ricevas kiel partoprenanto?

✔️ Rabato de 175€ al via JES-aliĝkotizo
✔️ Parta repago de viaj vojaĝkostoj
✔️ Profesiaj laborgrupoj kun muzikistoj el la Esperanto-mondo
✔️ Kreema semajno kun junuloj el tuta Eŭropo

Ĉu vi interesiĝas? Tiam kandidatiĝu nun per ĉi tiu formularo.

Ni ĝojas pri via aliĝo – kaj antaŭĝojas pri inspira, muzika semajno kun vi!

afishbildo

Vorheriger Beitrag