Kie estas tiu junulara renkontiĝo, kiu de siaj regantaj kontraŭuloj ne estas misfamigita kiel feminisma? Kie estas la esperanta muzikisto, kiu la stigmatizan riproĉon de egalecemismo ne reĵetis kaj al la pli progresintaj opoziciuloj kaj al siaj reakciaj kontraŭuloj?
Estas urĝa tempo, ke la riistoj antaŭ la tuta mondo malkaŝe prezentu siajn vidpunktojn, siajn celojn; siajn tendencojn kontraŭmetante al la fantomfabelo pri la riismo.
Temas pri koncepto celanta forigi malneŭtralecon kaj malsimetrion el nia lingvo por esti pli inkluziva.
En riisma Esperanto oni uzas la genre neŭtralan pronomon ri.
Kelkaj riistoj opinias, ke la pronomoj ŝi kaj li tute ne estu uzataj; pensa kaj lingva divido de la homaro en du grupojn ne necesas kaj neeviteble kunportas genran hirarkion kaj pensajn limojn.
Aliaj homoj uzas li nur kiel vere viran formon kaj ri parolante pri hipotezaj homoj (se iu havas demandon al mi, ri sendu al mi botelan mesaĝon) aŭ en kazoj, en kiuj la genro de la priparolata persono ne estas konata (“mi enamiĝis” – “ĉu mi konas rin?”). Homoj, kies genra identeco estas alia ol ina aŭ vira, kutime deziras esti adresataj per la pronomo ri.
Krome estas enkondukata la sufikso -iĉ-, kiu signifas viran genron kaj estas uzata simetrie al -in-.
O-vortoj sen sufikso -in- aŭ -iĉ- ĝenerale ne indikas sekson.
“Ĉu vi havas fratojn?” – “Jes, unu grandan fratiĉon kaj du pli malgrandajn fratinojn.”
Genra malsimetrio estas unu el la plej kritikataj aspektoj de Esperanto.
Unue, ĝi kontraŭas la neŭtralecon kiel idealon de nia lingvo, miksante ideojn de neŭtrala kaj vira genro. La vorto esperantisto do estas kaj vira kaj neŭtrala, dum virina genro estas traktata kiel aldonaĵo. Uzi virajn formojn neŭtrale estas klare rezulto de pensmaniero kiu vidas en viroj pli gravan aŭ pli bazan genron.
Tamen, aliaj o-vortoj, ekz. patro, en neriisma Esperanto estas tute viraj, aliaj neklaritaj, ekz. kuracisto. Tio povas kaŭzi miskomprenojn, kiam unu persono komprenas la vorton kuracisto kiel viran, alia persono kiel neŭtralan formon.
Per enkonduko de du neologismoj tiaj problemoj povas esti solvataj.
Krome la riismo lingve inkluzivas genrajn minoritatojn, ne devigante ilin elekti aŭ virajn aŭ inajn formojn per kiuj ili estu aludataj.
La koncepto de -iĉ- kaj -ri- estas proponata kaj uzata diversloke jam delonge, ekzemple en la revuo “Sekso kaj Egaleco”(ekde 1979). En 1994 kelkaj esperantistoj interrete publikigis la dokumenton “Riisma Esperanto”, kiu ofte estis nomata la manifesto de la riismo. Kelkaj verkoj jam skribiĝis strikte laŭ riismaj reguloj, ekz. “Sur la linio” de Jorge Camacho. Kelkaj muzikistoj kiel “La Perdita Generacio” kaj Guillaume Armide skribas kantotekstojn laŭ la reformo.
La estraro de la GEJ ĉi-printempe decidis uzi la sufikson -iĉ- laŭ propono de Paul Würtz.
Kaj, plej grave, pli kaj pli da homoj ekscias, interesiĝas kaj diskutas pri ideoj - multaj jam parolas riisme.
Kion opinias vi? ĉu tro komplikas, senutilas, ĉu vi vidas konfliktojn kun la fundamento, aŭ ĉu vi jam delonge uzas riismon? ĉu ri laŭ vi estu uzata aldone al la nuna pronoma sistemo, aŭ alternative? Aŭ ĉu vi havas tute alian proponon? Skribu al kune!