GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
Esperantujo viglas - jen la resumo de mia septembro. Post la somera festo ĉe la esperantoplaco mi restis unu tagon en Berlino kaj jam vendrede daŭrigis la vojaĝon al Poznano, kie okazis la 33-a ARKONES. La „artaj konfrontoj en Esperanto“ estas unu el la plej fidindaj kaj grandaj renkontiĝoj en eŭrop...