GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
Mi vojaĝis aŭte al Prago pere de petveturo, la kondukisto demandis pri mia celo en Ĉeĥio kaj mi diris 'Ĉoteborŝ'... Li: "Ĉoteborŝ, ne, kie estas?" Mi: "Du kaj duona horo oriente de Prago per trajno." Li: "Ĉoteborŝ, Ĉoteborŝ, ne, ne havas ideon. Kiel vi skribas ĝin?" Mi:"C-H-O-T-Ě-B-O-Ř, Ĉoteborŝ" Li...