GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
Laste mi partoprenis en la 4-a Centrejo, organizita de Ĉeĥa E-junularo. Ĝi okazis inter la 28-a de aprilo kaj la 1-a de majo en bela kasteleto en la ĉeĥa vilaĝo Bartoŝovice.
Kelkaj germanoj hazarde kolektiĝis ĉe stacidomo kaj estis bonvenigitaj de Vit kaj Veronika, kiuj jam sidis en la buso al l...