GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
Priskribu vian blogon per kvin vortoj.
Bunta, Aktuala, Kunlabora, Eduka, Pensiga
Kiel vi ekhavis la ideon starigi blogon?
Mi ne memoras ekzakte la momenton kiam ekestis la ideo de la blogo. Fakte ĝi aperis sufiĉe multe antaŭe, kompare al la efektiva apero de la blogo. Ĝenerale en nia a...