GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
Jam de multaj jaroj mi revas pri kelktaga migrado kaj envias skoltajn amikojn, kiuj rakontas la plej mojosajn rakontojn pri tiaj travivaĵoj. Dormi sub stelplena ĉielo, aŭdi la venton en la arbopintoj kaj dumtage malkovri la montaran pejzaĝon, kiun oni normale nur vidas de for. Sed sole migri dum hor...