GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
Jam de multaj jaroj mi revas pri kelktaga migrado kaj envias skoltajn amikojn, kiuj rakontas la plej mojosajn rakontojn pri tiaj travivaĵoj. Dormi sub stelplena ĉielo, aŭdi la venton en la arbopintoj kaj dumtage malkovri la montaran pejzaĝon, kiun oni normale nur vidas de for. Sed sole migri dum hor...
Saluton! Mia nomo estas Paperulo. Mi estas besto el oranĝa papero kaj mi ŝajnas tre timiga. Mi havas malgrandajn sed kolerojn okulojn, kiuj estas tute nigraj. Kvankam mi ne havas dentojn, mi povas manĝi ĉion per mia akra buŝo. Ĝi estas bonega por manĝi bongustajn personojn, mia plej ŝatata manĝo....
Ĉi tio estas traduko de la Norvega kristnaskkanto Du grønne, glitrende tre, kies tekston verkis Johan Krohn. Ekzistas diversaj melodioj; mi mem plej ŝatas tiun verkitan de Edvard Grieg.
Bonvenu, arbo en verda bril',
vi bonŝatato kun ĝoja helo,
sur ĉiu branĉo kristnasklumil'
kaj supre staras glim...
Kiam oni legas bonan libron, oni eble eksentas, ke oni perdiĝas en la fikcia mondo, kaj ke la efektiva mondo malaperis. La distingo inter realeco kaj fikcio malklariĝas en la libro Niebla (Nubleto) de la hispana aŭtoro Miguel de Unamuno.
Niebla komenciĝas kun prologo de Victor Goti, kiu diras...
La speco de muziko kiun plej multe da homoj konas kiel klasikan muzikon fakte pli oficiale nomiĝas okcidenta altkultura muziko (aŭ OAM), supozeble ĉar estas sufiĉe granda kongruo inter la homoj klasikmuzikemaj kaj la homoj kiuj preferas havi klasan societon. Verdire, en la historio de OAM trov...