GEJ-Gazeto estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas sesfoje jare kune kun Esperanto aktuell, la membrogazeto de Germana Esperanto-Asocio. Ĉi tie vi povas legi elektitajn artikolojn el pli fruaj eldonoj de la gazeto.
PEKO estas por mi ĉiam mallonga rompo de la realeco. Mi atendas revidi delongajn amikojn, sed ankaŭ povas renkonti nekonatajn esperantistojn.
Ĉi jare estis la unua Peko, en kiu mi partoprenis kun Timm. Ni ĉi jare aliĝis malfrue kaj pro mia gravedo ni iris aŭte. Ne malbona ideo, ĉar la kutima vet...