En la lasta GEJ-Gazeto (EA n-ro 286, paĝoj 27–28) aperis la unua parto de taglibro, kiun mi (Michael) skribis dum la tagoj de mia partopreno en la realeca televidserio „Esperanto Senlime“, kiu cetere spekteblas en la YouTube-kanalo „TEJO Esperanto“. La tuta afero okazis en julio/aŭgusto de la pasinta jaro 2023.
Memorige, ĉe „Esperanto Senlime“, 8 teamoj konsistantaj el 17 junuloj el diversaj landoj devis konkurse vojaĝi tra Eŭropo kaj dume filmi sin plenumante diversajn defiojn. Mi mem estis parto de teamo nomita „La Bierknaboj“, kune kun la du pliaj partoprenantoj Lino kaj David.
Ĉi tie do sekvas la resto de la rakonto el mia persona perspektivo, kovrante la periodon de la 29-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2023, do ĝis la lasta tago de nia vojaĝkonkursa aventuro …
Jen plena tago en Lyon. Okazas urboludo, preparita de Alekĉjo. Sufiĉe varmegas, sed intertempe ankaŭ pluvetas. Ni kiel Bierknaboj restas kune kun la teamo „Gajnontoj“ (Adam kaj Katoo) dum plejparto de la urboludado. Ni iom konfuziĝas kaj pensas, ke la taskoj ricevitaj sur la unua papero disdonita estas jam ĉiuj por la tago, sed fakte estas du pliaj paperoj kun taskoj, kiujn ni devus iri ricevi de la organizantoj. Ni tamen estas en iom trankviluma etoso, do decidas fajfi pri la du pliaj defiaroj. Post ripozoj en katedralo kaj sur hazarda ŝtuparo, ni iam direktiĝas al renkontiĝloko ĉe tiel nomata Dika Ŝtono, kie ĉiuj aliaj jam atendas nin. Ni ricevas tagmanĝon tie de Carlos. Post babiletoj kaj bierumado kune kun Alekĉjo, ni kaj pluraj aliaj teamoj iras al riverbordo, al iu loko, kie eblas bone naĝi. Preterpasas ni ankaŭ iun librointerŝanĝujon, kie mi kunprenas kelkajn diverslingvajn libretojn eklaŭtlegendajn iam poste por defieto nomata „Poligloto“. Do ni, alveninte, iom enriverumas, krom tamen David, kiu forgesis kunporti sian bankostumon. Okazas plaĝa bambumado. Iam ni foriras ĉiuj. Lino kaj mi apartiĝas survoje de la resto, kun celo ie aĉeti bieron (kaj tabakon), kaj do ni duope remarŝas plurajn kilometrojn ĝis la hotelo tra pluveta Lyon. En la hotelo, ni trovas, ke ankoraŭ niaj aliaj kunĉambranoj ne revenis (kaj la ŝlosilon havas Legolas). Do anstataŭ eniri nian ĉambron, ni restas iom en tiu de organizantoj Carlos kaj Aušrinė. Mi helpas pri lavado de teleroj tie. Ili baldaŭ komencas kuiri vespermanĝon, ankaŭ helpe de Alekĉjo. Iam ĉiuj jam ree estas hotele, do ankaŭ nia ĉambro denove alireblas. Kaj ĉiuj kune vespermanĝas, aŭ en ĉambroj aŭ en hotela koridoro. Estas amuza etoso. Pli poste, ni plubierumas kaj intertempe denove umas en la naĝejo (almenaŭ kelkaj el ni), kie Yentl-Rose, David kaj mi eĉ triope havas grandajn malfacilaĵojn faligi preskaŭ nevenkeblan akvohomturon de Legolas sur Lino (sed finfine sukcesas). Iam pli tarde, mi telefonas kun mia koramikino. Poste mi ludas kelkajn partiojn de ŝako en la koridoro kun David, Lino, Yentl-Rose kaj Adam. Ni iom finbierumas kaj fine staras dum kelkaj minutoj sube ekstere por (parte) fumi. Adam, Lino kaj mi tie diskutas ankaŭ la estontajn eventorganizajn planojn de PEJ kaj GEJ. Ŝajne ĈAR okazos denove, ĉi-septembre.
Ni vojaĝas ĉi-tage al Tuluzo. Ni havas iom da tempo dum trajnŝanĝoj, unue en Avignon, poste en Narbonne, kaj iom ni profitas el tio vizitante la respektivajn lokojn. Precipe en Narbonne, ni prenas buson al proksima plaĝo kune kun aliaj teamoj. Entute ni estas naŭ homoj ĉe la plaĝo. Tie estas fakte ia laguno, tre agrabla. Defio de hodiaŭ estas skribi kantotekston novan por la vojaĝkonkursa temkanzono kaj filmi nin kantante ĝin. Do tiel David, Lino kaj mi faras, ĉeplaĝe kaj kun biero enmane. Ni poste, naĝinte kaj ĉio, havas problemeton, kiam ni provas reveni al la centro de Narbonne per buso: Unu buso preterveturas, ĉar ĝi ne havas sufiĉe da lokoj por ĉiuj ni. Feliĉe la sekva buso tamen lasas nin ĉiujn naŭ eniri. En Tuluzo ni fine trajne alvenas kvaronon antaŭ la deka vespere. De tie, mi pluveturas kun kelkaj aliaj iomete, ĝis mi adiaŭas ilin, ĉar ili restos en aliaj loĝejoj ol mi. Fakte mi sola estos kun afabla tuluzano maljuna, kiu nomiĝas Arno. Li veturas la lastan parton buse kun mi ĝis sia hejmo. Dume, li rakontas al mi iom pri sia interesa familia historio. Li estas franc-germano kaj Esperanta denaskulo. Lia apartamento, kie ni iam alvenas, aspektas iom hipieca. Proponas Arno, ke li dormu surbalkone en hamako, dum mi, la gasto, rajtas dormi en la dormĉambro. Do mi enlitiĝas tie, ĵus sendinte ankoraŭ informojn pri la hodiaŭ plenumitaj defioj al Aušrinė.
Finfine mateno, kiam mi povas plendormi. Mi ellitiĝas preskaŭ je la deka. Feliĉe, mi trovas preparitan matenmanĝon kaj kafon sur la ĉefĉambra tablo, danke al mia bona gastiganto Arno. Do mi konsumas tion, interalie tuj poste prizorgas sendi retrokuplon denove al balkanologia ĵurnalo pri lasta provversio de mia artikolo pri arumana fonetiko kaj baldaŭ eliras el la domo por kapti buson (sekve metroon) por atingi la renkontiĝlokon en parko, kie oni piknikumas, ĉiuj konkursanoj kune kaj ankaŭ kune kun du tuluzaj esperantistoj (krom Arno, iu maljunulino Kati). Fininte la piknikon, ni komencas denove urboludon. Ĉi-foje ĝi okazas per Actionbound, kaj ni devas fari taskojn en diversaj lokoj, sed kun la „twist“, ke la instrukcioj estas ĉiam en hazardaj (ekzotikaj) lingvoj kaj ni ne rajtas uzi maŝintradukilon por kompreni ilin, sed devas kontakti konatojn, kiuj eble konas la lingvon, por helpi nin. Estas sufiĉe amuze, sed ankaŭ iom lacige pro la varmega vetero. Ni plejparte kuniras kun Adam kaj Katoo dum tio. Poste, ni promenas ĝis placo, kie oni renkontiĝas por poste piknikumi en alia parko. Survoje al tiu placo, ni (jam nur triope Bierknabe) interalie vizitas iun gravan katedralon kaj iam aŭskultas/kantas „Als ich fortging“ de Karussell tuthazarde. Post renkonti la aliajn kaj moviĝi kune kun ili al parko, ni do denove manĝas kaj trinkas. Jam estas vespereto. Komenciĝas ankaŭ bierumado. Forirante, fine, de la parko, mi iom parolas kun Jaime pri la arumana, kaj li sufiĉe interesiĝas pri tio. Ni fine alvenas al iu ŝtuparo granda apudrivera, kie eblas bone sidi, neniumi, drinki kaj stultumi. Tuj apude ankaŭ estas ia „Späti“, kie ni prenas plurfoje pliajn bierojn. Ni estas tie rondo de 10 personoj. Estas sufiĉe amuze. Ni restas tie ĝis meznokto. Poste ĉiu direktiĝas al sia respektiva dormloko. Mi kuniras iom kun tiuj, kiuj tranoktas ĉe Michael Boris, ĉar ni devas preni la saman buson.
Mi vekiĝas denove ĉe mia tuluza gastiganto Arno. Post duŝiĝo kaj matenmanĝeto, mi pakas miajn aferojn kaj eliras kune kun Arno por kapti buson ĝis Lardenne, kie proksime ni renkontas la konkursanojn, kiuj tranoktis en apartamento de Michael Boris, krom Emerson kaj Fajro, kiuj jam ekiris pli frue matene. Do ni renkontas tie Lino-n, Katoo kaj Adam-on. Ni kune prenas plue buson, sekve metroon. En iu metrostacio antaŭ la ĉefstacidomo, Arno eliras kaj adiaŭas nin. Ĉe la trajnstacio, ni fakte renkontas ja ankaŭ Emerson kaj Fajro-n, kiuj ŝajne maltrafis antaŭan trajnon. Ankoraŭ ni atendas David, tranoktinta aparte ĉe Marion. Ni kune entrajniĝas jam, feliĉe alvenas ankaŭ David malmultajn minutojn antaŭ ekveturo. Survoje al Barcelono, ni devas ŝanĝi trajnojn dufoje. La aliaj du poloj (Rafaŭ, Adrian) ankaŭ havas la saman itineron kiel ni. Dum ŝanĝo en Perpignan, ni tagmanĝas, kaj poste dum ŝanĝo en Port-Beau, ni iom plaĝumas. Ni ankaŭ tuthazarde renkontas esperantiston tie, jam por la dua fojo dum tiu ĉi vojaĝo, ĉe superbazara enirejo. Fine alveninte en Barcelono, Lino, David kaj mi estas veturataj de Sandra ĝis Can Masdeu, danke al sukcesa peto telefona pri tio al ŝi antaŭe, por havi poentan avantaĝon kontraŭ la aliaj teamoj, kiuj kunĉeestis en la lasta trajno kun ni. Tie atendas nin jam organizantoj, du aliaj teamoj, Brian (la esperantisto de Can Masdeu) kaj iu alia loĝanto tiea el Filipinoj. Ni ripozetas, estas gvidataj iom de Brian en la ejo kaj ekpreparas vespermanĝon (dume, mi akcidente tranĉas mian maldekstran dikfingron). Post vespermanĝo komuna, oni trinkas iom da vermuto, babilas, ripozas, ordigas. Mi decidas, kune kun kelkaj aliaj, same dormi en Can Masdeu, por ne devi veturi jam antaŭ meznokto al iu hostelo hazarda kiel laŭ origina plano. Do tiel mi faras.
Oni denove bezonas vekiĝi ĝene frue por fari urboludon. Mi fakte sufiĉe pli frue jam vekas kaj kaptas la bonan okazon por lavi vestaĵojn kaj duŝiĝi. Post matenmanĝo kaj hasta pendigo de la vestaĵoj, mi kaj Lino kiel lastaj el tiuj, kiuj tranoktis en Can Masdeu, direktiĝas urbocentren. Alveninte en la renkontiĝloko, apartenanta al iu universitato, ni fakte ankoraŭ bezonas atendi organizanton Aušrinė pli ol dudek minutojn, mem malfruiĝinta. Ajnkaze, varmegas, do ni ne estas tiom motivigitaj urboludi. David ankoraŭ malĉeestas. Ni faras iom minimuman penon, David iam aliĝas kaj fine ni devas renkontiĝi kun organizantoj kaj aliaj por iri al plaĝo. Tamen jam Lino sufiĉe suferas sub suno kaj varmego, do ni decidas resti en ombro ie anstataŭ iri plaĝen. Iam David, Lino kaj mi havas la kuriozan ideon iri al Stacio de Francio (unu el la malpli gravaj stacidomoj de Barcelono) kaj tie sidiĝi en hazardaj trajnoj por kelkaj minutoj ĝis tuj antaŭ ilia ekveturo, por tiel profiti de klimatizilo. Iam ni foriras de tie kaj moviĝas ĝis burgera restoracio nomiĝanta io kiel König, indikita de la organizantoj. Tamen tie malestas spaco sufiĉa por ĉiuj konkursanoj, kaj do la organizantoj post nia informo moviĝas aliloken. Ni tri tamen restas en la burgerejo, kaj aliĝas baldaŭ ankaŭ Jordi kaj Jaime. Ni manĝas kaj bierumas. Poste ni iras al parko, kie fine ni renkontiĝas kun la resto de la grupo kaj sidiĝas ĉiuj en cirklo por fari retrokuplan rondon pri la evento. Iam poste mi adiaŭas ĉiujn ĉeestantojn tie kaj metroas al Can Masdeu denove, tie kolektas miajn jam subsune finsekiĝintajn vestaĵojn, mallonge telefonas kun la koramikino, adiaŭas Brian kaj hazarde denove Lino-n tie, kaj fine mi prenas ree metroon al la centro por baldaŭ jam vespere kapti Flixbus-on al Italio. Survoje tien mi ankaŭ telefonas iom kun mia fratino, kiu nun estas en Vovousa, Grekio, kun la gepatroj. Mi prenas iun panon kun ŝinko por vespermanĝi kaj ankaŭ glaciteon. Fine mi alvenas en la granda bushaltejo. La buso alvenas, mi eniras, sidiĝas kaj ege baldaŭ jam dumveture ekdormas. Kia aventuro ĵus finiĝis!