Unu el la partoprenintoj de la vojaĝkonkurso kaj televidserio „Esperanto Senlime“, kiun Stefan priskribas en sia ĵusa artikolo, fakte estis mi, Michael! Kune kun 16 pliaj Esperantaj junuloj, mi devis vojaĝi dum dek tagoj tra Eŭropo kaj plenumi diversajn defiojn, dum kiuj ni filmis nin. Ni estis dividitaj je 8 diversaj teamoj, kaj per la plenumitaj defioj kolektadis poentojn kaj tiel konkursis unuj kontraŭ la aliaj. Mia teamo estis la sola triopo (la ceteraj ĉiuj estis duopoj), kaj ni nomiĝis „La Bierknaboj“.
Ĉio ĉi okazis dum somero de la pasinta jaro 2023, kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Lignano Sabbiadoro, Italio, kiun pluraj el ni vojaĝkonkursintoj tuj poste ĉeestis. La vojaĝkonkurso estis vere amuza kaj unika sperto. Nun, ke regule aperas ĝiaj filmetoj (kvazaŭ televidseriaj epizodoj) en la YouTube-kanalo de TEJO, estas tre bele por mi esti memorigata pri tiu ĉi aventuro, spektante la filmetojn kaj dume ridante multe. Nepre mem spektu la epizodojn de Esperanto Senlime, ili vere estas tre distraj, ankaŭ danke al la mirinda laboro de nia elstara videomuntisto Benĝi!
Por doni al vi iom pli personan raporton pri la sperto kaj la diversaj etapoj de la vojaĝo, kiu komenciĝis en Roterdamo kaj finiĝis en Barcelono, mi pripensis kundividi ĉi tie la enhavon de mia taglibro el tiu tempoperiodo. (Ĉar jes, tre oportune, mi regule skribas taglibron en Esperanto.) Kvankam mi foje tendencas skribi en la taglibro iom seke kaj stenografie (mi pensas), mi esperas, ke interesos vin tamen legi tiun ĉi personan raporton pri la vojaĝkonkurso de Esperanto Senlime. La raporto komenciĝas unu tagon antaŭ la komenco de la aventuro, la 23-an de julio 2023, ĵus kiam mi forlasas la domon de mia familio, kie mi estis vizitanta, por sekve veturi al ĉefstacidomo de Berlino kaj de tie preni noktan trajnon al Roterdamo …
Dimanĉo, 23-a de julio 2023
Vespere, mi ekiras, ŝlosas la malplenan familian domon kaj direktiĝas al ĉefstacidomo. Noktan trajnon al Roterdamo mi prenas de tie. Ege hazarde, mi renkontas la polojn Adam, Rafaŭ kaj Adrian en la sama sesopa trajnĉambreto, kie mi rezervis lokon. Ni iom babilas kaj poste dormas. Alkoholema kaj ronkema brito mezaĝa kaj dikega iom maloptimumigas la sperton kaj eblon ripozi.
Lundo, 24-a de julio 2023
Do mi alvenas en Roterdamo kune kun la poloj. Ni marŝas al Centra Oficejo (CO). Survoje mi prenas matenmanĝon. En CO, jam ĉiuj aliaj partoprenantoj kaj organizantoj ĉeestas. La ludo estas klarigata. Mi salutas multajn homojn. Sekve, mi iras duŝi min en Volontula Domo (VolDom). Tie ni poste tagmanĝas. Posttagmeze, la tuta afero vere komenciĝas. Okazas urboludo, kie la diversaj teamoj (interalie mia kun Lino kaj David kataluna: La Bierknaboj) devas plenumi multajn defiojn por kolekti poentojn. Dume ni bezonas filmi nin. Estas amuze, sed ankaŭ lacige. La detalojn eblos iam spekti en Jutubo. Ni kaj aliaj partoprenantoj poste iom umas surterase en VolDom kaj vespermanĝas. Pli tarde vespere, mi iras viziti CO-n denove kun David kaj Lino, kie ni tri poste tranoktos. La domo estas ege arkiveca. Ni iras bierumi ie triope, kie ni klarigas la studentasocian tradicion de la drinkludo „bierknabo“ al David.
Mardo, 25-a de julio 2023
Estas vojaĝa tago de Esperanto Senlime. Lino, David kaj mi trajnas de Roterdamo al Sarlando tra Bruselo kaj Luksemburgo. Dume ni plenumas kelkajn el la defioj kaj filmas nin. Pluvetas iom. Ni kuniĝas kun aliaj teamoj en Trier kaj, fine en Merzig, prenas buson por atingi nian hazardan tranoktolokon Weiskirchen. Iam evidentiĝas, ke Jordi kaj Jaime akcidente vojaĝis al malĝusta Weiskirchen/Weißkirchen, apud Frankfurto, kaj ke Katoo kaj Adam sciis pri tio, sed trole ne avertis ilin. Vespere, ni Bierknaboj kaj la tri partoprenantaj poloj iras al restoracio por trinki bieron kaj parte ankaŭ vespermanĝi. Ree en la junulargastejo, post plia biero kaj duonfinludita kartludo, je meznokto ni ĉiuj festas surprize la naskiĝtagon de Yentl-Rose kaj Sofia.
Merkredo, 26-a de julio 2023
La tutan tagon ni estas en kaj apud Weiskirchen. Okazas ia ennatura defiaro. Ni marŝas tra bestoparko, arbaro, plenumas taskojn, kaj intertempe ni plurfoje bierumas en gastejo. Miaj piedoj iom doloras en evidentiĝe iomete tro malgrandahj ŝuoj. Iam ni alvenas al tiel nomata Kneipp-ejo, kie oni povas bani piedojn kaj krurojn. La akvo ege fridas. Stulta defieto estas, ke ni devas kanti „Dek Bovinoj“ tie. Do tiel ni faras, suferetante. Ni remarŝas al la ejo en Weiskirchen sufiĉe longe. Ni vespermanĝas kune kun la aliaj. Pli malfrue, kiel eta grupo de ni Bierknaboj kaj ankaŭ Jordi, Jaime, poste ankaŭ Adam, Katoo, ni iras drinki en ŝiŝaejo hazarda (kaj ankaŭ ŝiŝaumi). Pasiginte kelkan tempon tie, ankaŭ kartludante iom, ni fine repromenas ejen. En la enireja halo, malmultaj el ni ankoraŭ umas dum iom da tempo. Okazas disputo inter Lino, unuflanke, kaj organizantoj Carlos kaj Aušrinė, aliflanke, pri la ioma hibriso de la organizantoj okazigi petveturadon (por la vojo de Dijon al Lyon) sen mem esti iam ajn petveturintaj.
Ĵaŭdo, 27-a de julio 2023
Denove estas vojaĝa tago. Hodiaŭ ni trajnas ĝis Dijon. Intertempe dum la vojaĝo, ni Bierknaboj hazarde estas alparolataj de maljuna esperantistino, kiu sidas en sama trajno kiel ni kaj subaŭskultis nian Esperantan paroladon. Ŝi ĉeestis same la Germanan Esperanto-Kongreson en Braunschweig ĉi-jare, ŝi rakontas. Post gaja babilado, ni baldaŭ adiaŭas ŝin, ĉar ni devas eliri, kiam la trajno haltas en Saarbrücken. Ni restas tie iom da tempo, antaŭ la sekva ŝanĝo. Mi ege ĝojas havi iom da tempo tie por aĉeti aliajn ŝuojn en la aĉetocentro „Europagalerie“, ĉar tiuj aĉetitaj pasintsabate iom tro malgrandas evidentiĝe, kio iom dolorigis piedojn konstante dum lastaj tagoj. David, Lino kaj mi iras manĝi „Dibbelabbes“, sarlandan tradiciaĵon, en la restoracio „Die Kartoffel“. Lino tie ankaŭ skribas retpoŝton al Patricio, iom memee. Ni veturas al Forbach. De tie plue ni trajnas al Metz, Nancy, kaj fine ni sidas en trajno direktita al Dijon. Ankaŭ aliaj teamoj de la konkurso estas tie kun ni. Ni iom babilas kaj filmiĝas. Iom antaŭ Dijon, ni denove ŝanĝas trajnon por mallonga tempo, laŭ rekomendo de Severija. Ĉar fakte estas tiel, ke nia hotelo estas iom en la pugo de la mondo, ĉe la urborando de Dijon, do indas ne veturi ĝis la centro. En la lasta trajno, ni dancas kune la Bambon. Poste ni marŝas sub suna fruvespera ĉielo tri kilometrojn ĝis la menciita hotelo. La organizantoj, do Carlos, Aušrinė kaj Legolas, kune kun kelkaj partoprenantoj, jam atendas nin tie. La hotelo vere estas iom hazarda, ĉefe estas tie krom ni nur kamionŝoforistoj kiel gastoj. En la necesejoj malhaveblas sapo. Mi havas ĉambron kun David. Post iom da ripozo, ni vespermanĝas ekstere apud enirejo kun aliaj, poste ni tri prenas bierojn en apuda hotelo. Iam ni iras enlitiĝi. Morgaŭ ni devos petveturi al Lyon. Ni iom zorgas, kiom sukcesaj ni kiel tri iĉoj kune povos esti pri tio …
Vendredo, 28-a de julio 2023
Estas la tago de petveturado. Mirakle, ni triope kaj iĉe sukcesas facile. Jam post nur tri minutoj da atendado pli-malpli, iu ĉarma geparo samaĝa kiel ni, vojaĝanta pro translokiĝo per du veturiloj (kamioneto kaj aŭto), kunprenas nin ĝis antaŭurbo de Lyon. Jordi kaj Jaime havas ege malpli da bonŝanco, kaj eĉ nur duope kaj starante je sama loko kiel ni iom poste devas atendi 4–5 horojn ĝis sukceso. Ni venas al la renkontiĝloko, iam fruposttagmeze, do al la placo apud la Muzeo Confluences. Organizantoj kaj du aliaj teamoj jam estas tie, alvenintaj, kaj bonvenigas nin. Ni estas tie dum iom da tempo kaj faras kelkajn stultajn defietojn, interalie krei homturon (kataluna tradicio), bani hararon en fontana akvo kaj anonci solene la finan venkon. Pli poste, ni iras al nia hotelo, kiu estas la ĝis nun plej luksa tranoktejo de la konkurso. Ĝi eĉ havas naĝejon! Estas tie ankaŭ la lokano Alekĉjo, kiu preparis la morgaŭan urboludon kaj loĝos same en la ĉambro de ni Bierknaboj kaj Legolas ĉi-nokte. Lasinte niajn aĵojn hotele, ni en mezgranda grupeto iras superbazaren por aĉeti manĝaĵojn kaj bierojn. Ni komencas iom amuziĝi en la hotelo, bierumante, organizante „Orangina-bubaĉon“ (kvazaŭ bierknabo-drinkludon, sed kun Orangina anstataŭ biero) inter du aliaj teamoj kaj ankaŭ saltante bombojn en la naĝejo hotela. Okazas iu hazarda diskutrondo pri daŭripovo tuj antaŭ komuna vespermanĝo. Post manĝo, ni pludrinkas kaj iam denove iras naĝejen. Amuz-sovaĝaj homturaj bataloj okazas enakve. Poste mia malantaŭa kolo iom doloras. Pli tarde, mi bierumas kun Alekĉjo, David, Yentl-Rose kaj Sofia en parko apud preĝejo. Lino iam alvokas, ĉar li bezonas la ĉambrokarton. Mi portas ĝin al li rapide kaj poste revenas al la bieruma loko ekstera. Ni restas tie dum eble preskaŭ horeto, poste revenas hotelen.
Sabato, 29-a de julio 2023
Jen plena tago en Lyon. Okazas urboludo, preparita de Alekĉjo. Sufiĉe varmegas, sed intertempe ankaŭ pluvetas. Ni kiel Bierknaboj restas kune kun la teamo „Gajnontoj“ (Adam kaj Katoo) dum plejparto de la urboludado. Ni iom konfuziĝas kaj pensas, ke la taskoj ricevitaj sur la unua papero disdonita estas jam ĉiuj por la tago, sed fakte estas du pliaj paperoj kun taskoj, kiujn ni devus iri ricevi de la organizantoj. Ni tamen estas en iom trankviluma etoso, do decidas fajfi pri la du pliaj defiaroj. Post ripozoj en katedralo kaj sur hazarda ŝtuparo, ni iam direktiĝas al renkontiĝloko ĉe tiel nomata Dika Ŝtono, kie ĉiuj aliaj jam atendas nin. Ni ricevas tagmanĝon tie de Carlos. Post babiletoj kaj bierumado kune kun Alekĉjo, ni kaj pluraj aliaj teamoj iras al riverbordo, al iu loko, kie eblas bone naĝi. Preterpasas ni ankaŭ iun librointerŝanĝujon, kie mi kunprenas kelkajn diverslingvajn libretojn eklaŭtlegendajn iam poste por defieto nomata „Poligloto“. Do ni, alveninte, iom enriverumas, krom tamen David, kiu forgesis kunporti sian bankostumon. Okazas plaĝa bambumado. Iam ni foriras ĉiuj. Lino kaj mi apartiĝas survoje de la resto, kun celo ie aĉeti bieron (kaj tabakon), kaj do ni duope remarŝas plurajn kilometrojn ĝis la hotelo tra pluveta Lyon. En la hotelo, ni trovas, ke ankoraŭ niaj aliaj kunĉambranoj ne revenis (kaj la ŝlosilon havas Legolas). Do anstataŭ eniri nian ĉambron, ni restas iom en tiu de organizantoj Carlos kaj Aušrinė. Mi helpas pri lavado de teleroj tie. Ili baldaŭ komencas kuiri vespermanĝon, ankaŭ helpe de Alekĉjo. Iam ĉiuj jam ree estas hotele, do ankaŭ nia ĉambro denove alireblas. Kaj ĉiuj kune vespermanĝas, aŭ en ĉambroj aŭ en hotela koridoro. Estas amuza etoso. Pli poste, ni plubierumas kaj intertempe denove umas en la naĝejo (almenaŭ kelkaj el ni), kie Yentl-Rose, David kaj mi eĉ triope havas grandajn malfacilaĵojn faligi preskaŭ nevenkeblan akvohomturon de Legolas sur Lino (sed finfine sukcesas). Iam pli tarde, mi telefonas kun mia koramikino. Poste mi ludas kelkajn partiojn de ŝako en la koridoro kun David, Lino, Yentl-Rose kaj Adam. Ni iom finbierumas kaj fine staras dum kelkaj minutoj sube ekstere por (parte) fumi. Adam, Lino kaj mi tie diskutas ankaŭ la estontajn eventorganizajn planojn de PEJ kaj GEJ. Ŝajne ĈAR okazos denove, ĉi-septembre.
Dimanĉo, 30-a de julio 2023
Ni vojaĝas ĉi-tage al Tuluzo. Ni havas iom da tempo dum trajnŝanĝoj, unue en Avignon, poste en Narbonne, kaj iom ni profitas el tio vizitante la respektivajn lokojn. Precipe en Narbonne, ni prenas buson al proksima plaĝo kune kun aliaj teamoj. Entute ni estas naŭ homoj ĉe la plaĝo. Tie estas fakte ia laguno, tre agrabla. Defio de hodiaŭ estas skribi kantotekston novan por la vojaĝkonkursa temkanzono kaj filmi nin kantante ĝin. Do tiel David, Lino kaj mi faras, ĉeplaĝe kaj kun biero enmane. Ni poste, naĝinte kaj ĉio, havas problemeton, kiam ni provas reveni al la centro de Narbonne per buso: Unu buso preterveturas, ĉar ĝi ne havas sufiĉe da lokoj por ĉiuj ni. Feliĉe la sekva buso tamen lasas nin ĉiujn naŭ eniri. En Tuluzo ni fine trajne alvenas kvaronon antaŭ la deka vespere. De tie, mi pluveturas kun kelkaj aliaj iomete, ĝis mi adiaŭas ilin, ĉar ili restos en aliaj loĝejoj ol mi. Fakte mi sola estos kun afabla tuluzano maljuna, kiu nomiĝas Arno. Li veturas la lastan parton buse kun mi ĝis sia hejmo. Dume, li rakontas al mi iom pri sia interesa familia historio. Li estas franc-germano kaj Esperanta denaskulo. Lia apartamento, kie ni iam alvenas, aspektas iom hipieca. Proponas Arno, ke li dormu surbalkone en hamako, dum mi, la gasto, rajtas dormi en la dormĉambro. Do mi enlitiĝas tie, ĵus sendinte ankoraŭ informojn pri la hodiaŭ plenumitaj defioj al Aušrinė.
Lundo, 31-a de julio 2023
Finfine mateno, kiam mi povas plendormi. Mi ellitiĝas preskaŭ je la deka. Feliĉe, mi trovas preparitan matenmanĝon kaj kafon sur la ĉefĉambra tablo, danke al mia bona gastiganto Arno. Do mi konsumas tion, interalie tuj poste prizorgas sendi retrokuplon denove al balkanologia ĵurnalo pri lasta provversio de mia artikolo pri arumana fonetiko kaj baldaŭ eliras el la domo por kapti buson (sekve metroon) por atingi la renkontiĝlokon en parko, kie oni piknikumas, ĉiuj konkursanoj kune kaj ankaŭ kune kun du tuluzaj esperantistoj (krom Arno, iu maljunulino Kati). Fininte la piknikon, ni komencas denove urboludon. Ĉi-foje ĝi okazas per Actionbound, kaj ni devas fari taskojn en diversaj lokoj, sed kun la „twist“, ke la instrukcioj estas ĉiam en hazardaj (ekzotikaj) lingvoj kaj ni ne rajtas uzi maŝintradukilon por kompreni ilin, sed devas kontakti konatojn, kiuj eble konas la lingvon, por helpi nin. Estas sufiĉe amuze, sed ankaŭ iom lacige pro la varmega vetero. Ni plejparte kuniras kun Adam kaj Katoo dum tio. Poste, ni promenas ĝis placo, kie oni renkontiĝas por poste piknikumi en alia parko. Survoje al tiu placo, ni (jam nur triope Bierknabe) interalie vizitas iun gravan katedralon kaj iam aŭskultas/kantas „Als ich fortging“ de Karussell tuthazarde. Post renkonti la aliajn kaj moviĝi kune kun ili al parko, ni do denove manĝas kaj trinkas. Jam estas vespereto. Komenciĝas ankaŭ bierumado. Forirante, fine, de la parko, mi iom parolas kun Jaime pri la arumana, kaj li sufiĉe interesiĝas pri tio. Ni fine alvenas al iu ŝtuparo granda apudrivera, kie eblas bone sidi, neniumi, drinki kaj stultumi. Tuj apude ankaŭ estas ia „Späti“, kie ni prenas plurfoje pliajn bierojn. Ni estas tie rondo de 10 personoj. Estas sufiĉe amuze. Ni restas tie ĝis meznokto. Poste ĉiu direktiĝas al sia respektiva dormloko. Mi kuniras iom kun tiuj, kiuj tranoktas ĉe Michael Boris, ĉar ni devas preni la saman buson.
Mardo, 1-a de aŭgsto 2023
Mi vekiĝas denove ĉe mia tuluza gastiganto Arno. Post duŝiĝo kaj matenmanĝeto, mi pakas miajn aferojn kaj eliras kune kun Arno por kapti buson ĝis Lardenne, kie proksime ni renkontas la konkursanojn, kiuj tranoktis en apartamento de Michael Boris, krom Emerson kaj Fajro, kiuj jam ekiris pli frue matene. Do ni renkontas tie Lino-n, Katoo kaj Adam-on. Ni kune prenas plue buson, sekve metroon. En iu metrostacio antaŭ la ĉefstacidomo, Arno eliras kaj adiaŭas nin. Ĉe la trajnstacio, ni fakte renkontas ja ankaŭ Emerson kaj Fajro-n, kiuj ŝajne maltrafis antaŭan trajnon. Ankoraŭ ni atendas David, tranoktinta aparte ĉe Marion. Ni kune entrajniĝas jam, feliĉe alvenas ankaŭ David malmultajn minutojn antaŭ ekveturo. Survoje al Barcelono, ni devas ŝanĝi trajnojn dufoje. La aliaj du poloj (Rafaŭ, Adrian) ankaŭ havas la saman itineron kiel ni. Dum ŝanĝo en Perpignan, ni tagmanĝas, kaj poste dum ŝanĝo en Port-Beau, ni iom plaĝumas. Ni ankaŭ tuthazarde renkontas esperantiston tie, jam por la dua fojo dum tiu ĉi vojaĝo, ĉe superbazara enirejo. Fine alveninte en Barcelono, Lino, David kaj mi estas veturataj de Sandra ĝis Can Masdeu, danke al sukcesa peto telefona pri tio al ŝi antaŭe, por havi poentan avantaĝon kontraŭ la aliaj teamoj, kiuj kunĉeestis en la lasta trajno kun ni. Tie atendas nin jam organizantoj, du aliaj teamoj, Brian (la esperantisto de Can Masdeu) kaj iu alia loĝanto tiea el Filipinoj. Ni ripozetas, estas gvidataj iom de Brian en la ejo kaj ekpreparas vespermanĝon (dume, mi akcidente tranĉas mian maldekstran dikfingron). Post vespermanĝo komuna, oni trinkas iom da vermuto, babilas, ripozas, ordigas. Mi decidas, kune kun kelkaj aliaj, same dormi en Can Masdeu, por ne devi veturi jam antaŭ meznokto al iu hostelo hazarda kiel laŭ origina plano. Do tiel mi faras.
Merkredo, 2-a de aŭgusto 2023
Oni denove bezonas vekiĝi ĝene frue por fari urboludon. Mi fakte sufiĉe pli frue jam vekas kaj kaptas la bonan okazon por lavi vestaĵojn kaj duŝiĝi. Post matenmanĝo kaj hasta pendigo de la vestaĵoj, mi kaj Lino kiel lastaj el tiuj, kiuj tranoktis en Can Masdeu, direktiĝas urbocentren. Alveninte en la renkontiĝloko, apartenanta al iu universitato, ni fakte ankoraŭ bezonas atendi organizanton Aušrinė pli ol dudek minutojn, mem malfruiĝinta. Ajnkaze, varmegas, do ni ne estas tiom motivigitaj urboludi. David ankoraŭ malĉeestas. Ni faras iom minimuman penon, David iam aliĝas kaj fine ni devas renkontiĝi kun organizantoj kaj aliaj por iri al plaĝo. Tamen jam Lino sufiĉe suferas sub suno kaj varmego, do ni decidas resti en ombro ie anstataŭ iri plaĝen. Iam David, Lino kaj mi havas la kuriozan ideon iri al Stacio de Francio (unu el la malpli gravaj stacidomoj de Barcelono) kaj tie sidiĝi en hazardaj trajnoj por kelkaj minutoj ĝis tuj antaŭ ilia ekveturo, por tiel profiti de klimatizilo. Iam ni foriras de tie kaj moviĝas ĝis burgera restoracio nomiĝanta io kiel König, indikita de la organizantoj. Tamen tie malestas spaco sufiĉa por ĉiuj konkursanoj, kaj do la organizantoj post nia informo moviĝas aliloken. Ni tri tamen restas en la burgerejo, kaj aliĝas baldaŭ ankaŭ Jordi kaj Jaime. Ni manĝas kaj bierumas. Poste ni iras al parko, kie fine ni renkontiĝas kun la resto de la grupo kaj sidiĝas ĉiuj en cirklo por fari retrokuplan rondon pri la evento. Iam poste mi adiaŭas ĉiujn ĉeestantojn tie kaj metroas al Can Masdeu denove, tie kolektas miajn jam subsune finsekiĝintajn vestaĵojn, mallonge telefonas kun la koramikino, adiaŭas Brian kaj hazarde denove Lino-n tie, kaj fine mi prenas ree metroon al la centro por baldaŭ jam vespere kapti Flixbus-on al Italio. Survoje tien mi ankaŭ telefonas iom kun mia fratino, kiu nun estas en Vovousa, Grekio, kun la gepatroj. Mi prenas iun panon kun ŝinko por vespermanĝi kaj ankaŭ glaciteon. Fine mi alvenas en la granda bushaltejo. La buso alvenas, mi eniras, sidiĝas kaj ege baldaŭ jam dumveture ekdormas. Kia aventuro ĵus finiĝis!