Pri la travivludo „Vintage Story“

Vintage Story aspektas iom kiel Minecraft. Sed kiam vi komencas ludi, vi tre baldaŭ vidos, ke tute ne estas Minecraft. Ĝi ankaŭ estas travivludo en hazarde generita mondo, sed kun multe pli da detaloj kaj realismo. Vi komencas en la ŝtonepoko kaj paŝon post paŝo ekiras novajn rimedojn por kunmeti pli bonajn ilojn, armojn kaj manĝojn. Vi povas krei potojn el argilo, trovi kupron kaj forĝi ilojn, kiuj ebligas vin mini pli durajn ercojn, ĝis vi fine povos produkti ŝtalon. Vi ankaŭ devas trovi manĝaĵojn, krei farmon, aldomigi porkojn, ŝafojn kaj kokojn por viando, lakto (por fromaĝo) kaj ovoj. Sed ŝirmu ilin kontraŭ lupoj! Kaj metu barilojn ĉirkaǔ viaj kampoj, ĉar leporoj ŝatas manĝi vian rikolton! Kaj konstruu kelon por ke viaj manĝaĵoj estu konservataj por la vintro, kiam nenio estos kreskanta sur la kamparo kaj sovaĝaj bestoj ne donas multe da viando. Kaj cetere provu lerni pri la perdita historio de la mondo, en kiu vi vidas kaj kelkfoje trovas la forlasitajn ruinojn de delonge pereintaj loĝantoj …

vintage_story

Ludo kiu aspektas iom kiel Minecraft, sed pli realismas (oficiala varba ekrankapto de la produkt-retejo ĉe itch.io)

Sed eĉ kiam vi havas ŝtalajn ilojn, la plej fortan kirason kaj la plej akrajn armojn, la aventuro ne finiĝos. La ludo ankoraŭ estas en la beta-fazo kaj ĉiu ĝisdatigo aldonas novajn eblojn al la ludo. Kiam vi komencas novan mondon aŭ alvenas al plurludanta servilo, vi unue povas krei vian propran karakteron kaj elekti profesion. Se vi ludas sole, la burĝo estas la plej bona opcio ĉar ri estas sufiĉe bona en ĉio. Sed kun aliaj ludantoj vi povus elekti la ĉasiston, kiu rikoltas pli da viando en bestoj, aŭ la tajloron, kiu scipovas kudri varmajn vestaĵojn por la malvarmega vintro, kaj tiel plu. Vi povas aĉeti la ludon ĉe vintagestory.at, aj ĉe la babilejo „Discord“ (discord.gg/CkJjdrB) estas granda komunumo de VS-ludantoj kiuj montras ilian progreson en la ludo al la aliaj, kiu estas tre inspira. La ludo estas kreata por aŭstroj, sed la plimulto de la komunumo babilas angle. La ludo estas ĉirkaŭ 60% tradukita al Esperanto, kaj se vi volas, vi volonte povas helpi traduki ĝin plu!

Aŭtoro: Florian

Vorheriger Beitrag Nächster Beitrag