Jam denove estas tempo: La sekva GEJ-Semajnfino baldaŭ okazos. Ĉe tiu renkontiĝo, kiu ĉi-foje okazos de la 21-a ĝis la 23-a de aprilo 2023 apud pitoreska natura rezervejo en la regiono Sächsische Schweiz (laŭvorte “Saksia Svislando”), atendos vin multe de amuziĝo kaj bunta programo. Krom atelieroj pri temoj kiel asocia agado kaj varbado por Esperanto ni ankaŭ planas ekskurson en la ĉirkaŭaĵo kaj historian gvidadon pri loka kontraŭfaŝisma rezistado dum la nazia epoko.
Ni rezervis por la evento duetaĝan ferikabanon ĉe la rando de Stadt Wehlen, en kiu povas tranokti ĝis 20 personoj. Bonvolu kunporti al la GEJ-Semajnfino proprajn dormosakon (litoj/matracoj haveblas surloke). Bedaŭrinde la ejo tute ne estas senbare alirebla (ekz. por rulseĝuzantoj).
Por partopreni, vi bezonos pagi kotizon de nur 25 €, se vi estas GEJ-membro kaj vi ne laboras. Krompago de + 10 € estas petata de homoj, kiuj laboras. Cetere, (aldonan) krompagon de + 15 € ni petas de homoj, kiuj ne membras en GEJ.
Kun la trajno S1 oni povas dumtage veturi de Dresden al Stadt Wehlen ĉiun duonhoron ene de 35 minutoj – kaj dum la nokto ĉiun horon. Alternative, ekzistas pramŝipo por transpasi la riveron de Pötzscha al Stadt Wehlen dum la tuta nokto. Alveninte tie, vi povos marŝi al la ejo laŭ jena vojo: https://umap.openstreetmap.fr/de/map/bergtage_644681
Kiam vi estos aliĝinta, vi povos ĝiri al ni vian kotizon al jena bankokonto:
Ricevanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC/SWIFT: BFSWDE33HAN