Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urbludojn kiel en la jutuba serio Esperanto Senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi!
La Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina, mallonge GEJMS, estas la plej nova junulara renkontiĝo de GEJ. Dum la evento, la partoprenantoj estas dividitaj en teamoj kaj ili teame konkuras en diversaj urboludoj kreitaj speciale pri la gastiganta urbo. Se vi ŝatas turismumi kaj sentas vin entuziasma pri malkovri germanajn urbojn per amuzaj defioj kun novaj amikoj, estas la perfekta renkontiĝo por vi! Por la partopreno, meznivela Esperanto-scipovo estas rekomendata, tamen komencantoj ne hezitu, ĉar la teamkonstruado okazas komencant-amike. Kompreneble ankaŭ dum GEJMS ne mankas vesperaj amuziĝoj por interkonatiĝi, ludi, muzikumi kaj kune kuiri. Dirinte tion, ni rekomendas ke vi uzu la liberan tempon ankaŭ por ripozi kaj teame strategiumi.
Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon!
Semajnfine, inter la 27-a kaj 29-a de septembro 2024 okazos la 1-a GEJMS en Bonn. Kiom bone vi konas la eksĉefurbon de Okcident-Germanio? Kiu fama komponisto naskiĝis tie? Kiu tutmonda dolĉaĵfirmao fondiĝis en Bonn? Aliĝu por malkovri Bonn kune kun junaj esperantistoj!
Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: mallonge.net/GEJMS1
Ni loĝos kaj dormos en tranoktejo, kiu situas sufiĉe centre en Bonn.
La adreson de la tranoktejo vi ricevos de ni post konfirmo de via aliĝo.
En la ejo, estas komuna kuirejo, kiun ni povos uzi por prepari manĝojn por nia grupo (maten-/tag-/vespermanĝo). Ĉiuj manĝoj, kiujn ni preparos, estos veganaj.
Plej facile estas veturi per trajno ĝis Bonn Hbf.
La baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas
kaj plialtiĝas je 5 €, se vi aliĝas nur ekde la 1-a de septembro.
Aldone, kontraŭ krompago de 2,50 € vi povas lui littukojn (se vi ne kunportas proprajn). Ne permesatas dormsakoj!
Plie, kontraŭ krompago de 1,50 € vi povas lui bantukon (se vi ne kunportas propran).
(Bonvolu agnoski, ke en tiu ĉi junulara evento ni bedaŭrinde entute ne povas akcepti partoprenantojn, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1988.)
Post via aliĝo vi ricevos konfirman mesaĝon de ni kun mencio de via kalkulita kotizo. Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:
Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN
Priskribo: GEJMS [via nomo]
Via GEJMS-teamo
mallonge.net/GEJMS1 ← Ek al la aliĝilo!