Internaciaj renkontiĝoj

Internaciaj renkontiĝoj

Se vi ankoraŭ ne scias kion fari dum viaj ferioj, aŭ ĉiam volis ekkoni pli bone Eŭropon, jen kelkaj interesaj Esperanto-renkontiĝoj! Tiuj estas sufiĉe grandaj kaj tradiciaj renkontiĝoj kun bunta programo kaj junaj internaciaj vizitantoj, do ili ofertas perfektan eblecon por praktiki kaj sperti Esperanton kaj esperantujon.

Se vi partoprenas en renkontiĝo, informiĝu pri niaj vojaĝsubvencioj! Se vi volas kunhavigi viajn spertojn de la renkontiĝo volonte skribu al ni artikolon por la GEJ-Gazeto.

Internacia Junulara Kongreso (IJK)

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la plej granda ĉiujara Esperanto-junulara kongreso organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Ĝi okazas dum unu semajno en somero, ĉiam en alia lando kaj ofte tuj antaŭ aŭ post la Universala Kongreso (UK). IJK daŭras unu semajnon, do vi havas sufiĉe da tempo por praktiki Esperanton!

Jen la aliĝilo kaj pliaj informoj!

Internacia Junulara Festivalo (IJF)

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas la Esperanto-aranĝo de la Itala Esperantista Junularo, kiu okazas ĉiujare en alia itala urbo, kutime dum la paskaj lernejaj ferioj.

IJF okazas ekde 1977, dum la pasintaj jaroj kutime partoprenas 50-100 personoj.

Jen la aliĝilo kaj pliaj informoj!

Universala Kongreso (UK)

La Universala Kongreso estas la plej tradicia kaj granda Esperanto-renkontiĝo tutmonde. Ĝi okazas ĉiujare en alia urbo. Kvankam ĝi ne estas junulara renkontiĝo, ankaŭ partoprenas junulojn, kiuj ofertas apartajn programerojn.

Jen pliaj informoj kaj la aliĝilo!

RenKEJtiĝo

RenKEJtiĝo estas sufiĉe nova renkontigo de la Kataluna Esperanto Junularo (KEJ), kiu okazas en printempo kaj allogas junulojn de pluraj landoj.

Jen la aliĝilo kaj pliaj informoj!

KKPS

KKPS (KlaĉKunveno PostSomera) estas organizata ĉiujare dum semajnfino en aŭtuno de la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ).

Jen la aliĝilo kaj pliaj informoj!

Somera Esperanto-Studado (SES)

Somera Esperanto-Studado (SES) estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ekde 2007 (bedaŭrinde ne en 2022-2024) ĝi okazas somere en Slovakio. Krom koncertoj, lingvokursoj kaj ekskursoj estas ankaŭ diversaj programeroj organizitaj de partoprenantoj. Kun partoprenantoj el kutime pli ol 30 landoj atendas vin multaj interesaj homoj kaj kulturaj kontribuoj.

Jen la aliĝilo kaj pliaj informoj!