La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara junulara Esperanto-aranĝo tradicie organizata de Pola Esperanto-Junularo (PEJ) kaj Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Ĝi okazas ĉiujare dum lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, proksimume dum unu semajno, en iu loko en Meza Eŭropo. Laŭ formo, sed ne laŭ sezono, ĝi similas do al Internacia Junulara Kongreso (IJK).
JES 2026/2027 okazos de 27 dec. ĝis 3 jan. en Vilno, Litovio. Pli da infomoj troveblas ĉi tie: https://jes.esperantojugend.de/