KEKSO

La sekva KEKSO okazos en Worms de 22a ĝis 25a Majo 2026!

Pli da informoj pri la sekva KEKSO en Worms vi trovas ĉi tie!

KEKSO

KEKSO estas la mallongigo de Kreema Esperanto-KurSO. Ĝi estas malgranda renkontiĝo, kiu ebligas al junuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, ekkoni aliajn junulojn pere de lernado kaj uzado de la internacia lingvo. Pro tio dum KEKSO okazas kurso por komencantoj. Ankaŭ membroj de la Germana Esperanto-Junularo kaj junuloj el aliaj landoj renkontiĝas dum KEKSO, kreas atelierojn kaj realigas projektojn ankaŭ kun ĵus akiritaj konoj aŭ kapabloj. Eble ni registras podkaston, rakonton, aŭ eĉ filmeton. Ankaŭ teatraĵojn eblas elpensi, ĉu kun kekso kiel ĉefrolulo?

© Logotipo kreita de Jonny M

Kun ĉirkaŭ 10-20 partoprenanto KEKSO estas unu de la malgrandaj renkontiĝoj, do perfekte por la unuaj paŝoj en esperantujon.

Amuziĝo plej gravas! Kune ni ludas kaj kuiras, faras muzikon ktp. La bunta partoprenantaro tiel pli bone interkonatiĝas.

La organizadon de KEKSO transprenas GEJ-membroj. KEKSO kutime okazas dufoje jare, en semajnfinoj en printempo kaj aŭtuno, en diversaj germanaj urboj. Se vi volas, ke KEKSO okazu en via urbo, kontaktu nin per la formularo. Se vi ŝatus havi impresojn de partoprenantoj de pasintaj KEKSOj, esploru ĉi tie. Ankaŭ spekteblas la ĉi-suba video de la 33a KEKSO, kiu okazis en Nurenbergo en 2024: