La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 34-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 6-a ĝis la 9-a Junio 2025 en Kirkel, proksime al Saarbrücken, Germanio. Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.
Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: https://mallonge.net/KEKSO34
Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj atelieroj kaj programeroj por progresintoj, ni ankaŭ plana ekskurson. Dum la lasta KEKSO en Nurenbergo (Nürnberg) okazis ekzemple komuna kuirado, bakado de biskvitoj, ŝakturniro, urbludoj, kaj por kelkaj estis nokta vizito al la urbo por festumi ĝis la mateno. Pri la lasta KEKSO eĉ ekzistas oficiala ‘Best-Of’ kun amuzaj momentoj: https://mallonge.net/BestOfKEKSO2024
Ĉu vi ŝatus mem gvidi programeron (ekz. atelieron, prelegon, diskutrondon, danckurson, ludvesperon ktp.)? Simple anoncu tion al ni antaŭe per jena formularo, por ke ni povu enplani vian kontribuon.
Ni tranoktos en junulara gastejo en Kirkel. La adreson de la gastejo vi ricevos de ni post konfirmo de via aliĝo.
En la gastejo ankaŭ okazos la plejparto de nia programo. Ni kune preparos maten-, tag- kaj vespermanĝon (vegane por ĉiuj), kio jam estas inkluziva en via aliĝkotizo.
Se vi venas per trajno, vi verŝajne vojaĝas tra Mannheim. Trajnu tie rekte al Kirkel aŭ ĝis Homburg (Saar), kie eblas ŝanĝi al RB71 al Kirkel.
Ni rajtos eniri la ejon ekde la 17-a horo posttagmeze, antaŭe vi povos renkontiĝi kun aliaj partoprenantoj en la urbo. Ni restos tie ĝis lunde je la 10-a horo matene.
La jena baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas:
40 € (naskiĝjaro 1998+) / 55 € (naskiĝjaro 1989–1997), se tiu ĉi estas via unua (plurtaga) Esperanto-renkontiĝo
60 € (naskiĝjaro 1998+) / 75 € (naskiĝjaro 1989–1997), se vi estas membro de GEJ aŭ GEA
80 € (naskiĝjaro 1998+) / 95 € (naskiĝjaro 1989–1997), se neniu el la supraj kondiĉoj aplikeblas
kaj plialtiĝas je + 10 €, se vi aliĝas nur ekde la 16-a de majo 2025.
Per personoj, kiuj restas nur du tranoktojn aŭ malpli, ni ofertas rabaton de – 10 €.
(Bonvolu agnoski, ke en tiu ĉi junulara evento ni bedaŭrinde entute ne povas akcepti partoprenantojn, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1989.)
Laŭ tradicio de KEKSO, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn(/kukon) aŭ fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ŝatus ne kunporti tiajn, tiam vi bezonas ankoraŭ krompagi + 10 € anstataŭe.
Post via aliĝo vi ricevos konfirman mesaĝon de ni kun mencio de via kalkulita kotizo. Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:
Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN
Priskribo: KEKSO [via nomo]
Via KEKSO-teamo
https://mallonge.net/KEKSO34 ← Ek al la aliĝilo!
(Aliĝilo malfermas)