35-a KEKSO en Gemünd (Schleiden)

La 35-a KEKSO en Gemünd (Schleiden), 2-a ĝis 5-a Oktobro 2025

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas al la 35-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 2-a ĝis la 5-a de Oktobro 2025 en Gemünd (Schleiden), Germanio. Tio estas evento por adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.

Ĉi-foje KEKSO okazos paralele al Gebeneluksa Kongreso. Tiel KEKSO-partoprenantoj povos samtempe profiti ankaŭ de la ĝenerala kongresa programo.

Aliĝilo

Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: https://mallonge.net/35aKEKSO

Programo

Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj atelieroj kaj programeroj por progresintoj, ni ankaŭ plana ekskurson. Dum la lasta KEKSO en Nurenbergo (Nürnberg) okazis ekzemple komuna kuirado, bakado de biskvitoj, ŝakturniro, urbludoj, kaj por kelkaj estis nokta vizito al la urbo por festumi ĝis la mateno. Pri la antaŭlasta KEKSO eĉ ekzistas oficiala ‘Best-Of’ kun amuzaj momentoj: https://mallonge.net/BestOfKEKSO2024

Ĉu vi ŝatus mem gvidi programeron (ekz. atelieron, prelegon, diskutrondon, danckurson, ludvesperon ktp.)? Simple anoncu tion al ni antaŭe per jena formularo , por ke ni povu enplani vian kontribuon.

Loĝado kaj manĝoj

Ni tranoktos en la junulargastejo "DJH Jugendherberge Gemünd Vogelsang".

La adreso de la ejo estas: Im Wingertchen 9, 53937 Schleiden

En la junulargastejo ankaŭ okazos la plejparto de nia programo – samkiel la programo de Gebeneluksa Kongreso. Ni maten-, tag- kaj vespermanĝos en la kongresejo, kaj tio jam estas inkluziva en via aliĝkotizo.

Kiel alveni?

Se vi venas per trajno, vi povas preni la linion RB24 aŭ RE22 ĝis Kall. (Tio estas la plej proksima stacidomo de regionaj trajnoj.)

De Kall vi povas poste preni la buson SB81 aŭ SB82, por veturi ĝis Schleiden Gemünd Mitte. De tie nur restas piedmarŝa distanco ĝis la ejo.

Ni povos eniri la ejon ekde ĵaŭdo posttagmeze. Ni restos tie ĝis dimanĉo matene.

Kondiĉoj kaj kotizoj

La jena baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas:

60 €, se vi estas membro de GEJ se tio ĉi estos via unua plurtaga Esperanto-renkontiĝo,
70 €, se neniu el la du ĉi-supre menciitaj kazoj aplikiĝas al vi.

(Bonvolu agnoski, ke nur junuloj, kiuj naskiĝis en 1998 aŭ poste, rajtas aliĝi al KEKSO. Alivorte, nur personoj kiuj komence de la jaro ne estis pli aĝaj ol 26 jaroj. Pli aĝaj homoj bonvolu anstataŭe aliĝi al la Gebeneluksa Kongreso.)

Laŭ tradicio de KEKSO, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn(/kukon) aŭ fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ŝatus ne kunporti tiajn, tiam vi bezonas ankoraŭ krompagi + 10 € anstataŭe.

Kiel pagi?

Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE47 3702 0500 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33XXX
Priskribo: KEKSO [via nomo]

Via KEKSO-teamo

https://mallonge.net/35aKEKSO ← Ek al la aliĝilo!

Listo de aliĝintoj
  1. Frico
  2. Michael
  3. Delfeno
  4. Annika
  5. (anonima)
  6. Ana
  7. Briardo
  8. Meriko

35a_KEKSO