31-a KEKSO in Braunschweig

La 31-a KEKSO en Braunschweig, 26-a ĝis 29-a de majo 2023, kun postkongreso ĝis la 2-a de junio (kun klerigferioj)

La Germana Esperanto-Asocio invitas al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en la fondiĝurbo de la asocio, Braunschweig. La temo de la kongreso estos: “Amikoj tutmonde”. La Germana Esperanto-Junularo denove okazigos KEKSO-n (Kreeman Esperanto-Kurson) paralele, kiu ebligos malmultekostan partoprenon en la programeroj de la kongreso, sed ankaŭ ofertos apartan programon por junuloj. La specialaĵo ĉe tiu ĉi KEKSO estos, ke oni povos resti ne nur tri tagojn, sed eĉ tutan semajnon en la kongresurbo, por ĉeesti la postkongreson kaj partopreni diversajn ekskursojn en kaj ĉirkaŭ Braunschweig.

Aliĝilo

Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: https://tinyurl.com/31aKEKSO

Programo

Denove okazos lingvokurso por komencantoj, sed paralele al tio ankaŭ diversa programo da trejnadoj kaj distriĝo por la progresintoj. Ankaŭ atendas nin kongresa balo kaj koncertoj. Krome, por la tempo de la postkongreso, oni planas kajakan ekskurson sur la rivero Oker tra kaj ĉirkaŭ la urbocentro de Braunschweig.
Ĉu vi ŝatus mem gvidi programeron (ekz. atelieron, prelegon, diskutrondon, danckurson, ludvesperon ktp.)? Senprobleme! Simple anoncu tion al ni antaŭe per jena formularo, por ke ni povu enplani vian kontribuon: https://tinyurl.com/programpropono31aKEKSO

Kiel alveni?

Ekzistas trajnkonektoj de Hannover, Göttingen, Herzberg, Magdeburg, aŭ Berlino. Se vi venas per aŭto, vi eble povus survoje kunpreni alian partoprenanton por kune veturi ĝis la kongresurbo.
De la stacidomo ĝis la KEKSO-ejo estas ĉirkaŭ 2,8 kilometroj, do ĉirkaŭ 35 minutoj da piedirado. Ni rekomendas al vi preni la tramlinion 1, 2 aŭ 10 ĝis la haltejo “Am Wendetor”. Tiel vi alvenos tuj antaŭ la kongresejo de GEK, de kie jam nur estas 500 metrojn for la KEKSO-ejo, “Jugendzentrum Mühle”.
Se vi venas aŭte, vi povas trovi la lokon plej facile tajpante jenan adreson en vian navigilon: Kinder- und Jugendzentrum Mühle, An d. Neustadtmühle 3, 38100 Braunschweig.

Loĝado kaj manĝoj

En la KEKSO-ejo ni havas du ĉambrojn en la unua (supertera) etaĝo, kien ni povas meti niajn matracetojn kaj dormsakojn. Ekzistas po unu banejo kun necesejoj kaj unu duŝo por genro (ne, vi ne bezonas difini vian genron). En la kuirejo de la ejo ni kune kuiros veganajn manĝojn. Diru al ni nepre, se vi havas alergiojn aŭ aliajn maltolerecojn al iuj manĝaĵoj kaj volonte kunprenu vian propran plej ŝatatan recepton por bona manĝo! Post la vespera programo estos ofertata al ĉiuj kongrespartoprenantoj gufujo en la teretaĝo. KEKSO-anoj senpage ricevos teon kaj keksojn, ĉiuj aliaj devos aĉeti tasopasojn. Ĉu vi emas iomete deĵori en la gufujo? Ni aranĝos liston pri helpado por enskribiĝi.

Kondiĉoj kaj prezoj

La KEKSO estas por partoprenantoj de ĝis maks. 27 jaroj. Se vi estas pli aĝa, bonvolu aliĝi regule al la Germana Esperanto-Kongreso. Vi tamen povos loĝi kun ni en la KEKSO-ejo/amasloĝejo laŭvole. Se vi ankoraŭ ne estas plenaĝa (sub 18), bonvolu sendi al ni skribitan permesleteron de viaj gepatroj retpoŝte al gej.fe[at]esperanto.de.
Por via partopreno ni petas la sekvajn kotizojn (kiuj jam inkluzivas tranoktadon kaj manĝadon!):

  • 10 €, se tiu ĉi estas via unua Esperanto-renkontiĝo, aŭ se vi loĝas ekster Germanio (bv. kontakti nin, se vi bezonas apartan financan helpon pri vojaĝkostoj)
  • 30 €, se vi estas membro de Germana Esperanto-Junularo (GEJ),
  • 50 €, se neniu el la supre menciitaj kazoj aplikas al vi.

Por malfruaj aliĝoj ni petas jenajn krompagojn:

  • + 5 €, por aliĝoj inter la 1-a de aprilo kaj 10-a de majo 2023
  • + 10 €, por aliĝoj inter la 11-a de majo kaj 26-a de majo 2023

Kiel kutimas ĉe KEKSOj, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn (aŭ kukon/biskvitojn) kaj fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ne emas kunporti ion ajn, vi ankaŭ povas anstataŭe pagi aldonan kotizon de + 10 €.

Kiel pagi?

Bonvolu ĝiri vian plenan partoprenkotizon al jena konto, post kiam vi aliĝis:

Ĝiroteksto: KEKSO Braunschweig [Nomo FamiliaNomo]
Ricevanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC/SWIFT: BFSWDE33HAN

Via KEKSO-teamo

https://tinyurl.com/31aKEKSO ← Ek al la aliĝilo!

31-a%20KEKSO%20%28largha%20kun%20rando%29