36a KEKSO en Worms

La 36a KEKSO en Worms, 22a – 25a Majo 2026

La Germana Esperanto-Junularo elkore invitas vin al la 36a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), kiu okazos de la 22a ĝis la 25a Majo 2026 en Worms, Germanio. Tio estas evento por junuloj, kiuj ŝatus kune lerni kaj paroli Esperanton.

KEKSO_36_en_Worms

Aliĝilo

Vi povas aliĝi ĉi tie: tinyurl.com/KEKSO36

Programo

Komencantoj estas tre bonvenaj kaj povas surloke partopreni taŭgan lingvokurson! Paralele ankaŭ okazos diversaj edukaj kaj distraj programeroj por progresintoj.

Ĉu vi ŝatus mem gvidi programeron (ekz. atelieron, prelegon, diskutrondon, danckurson, ludvesperon ktp.)? Simple anoncu tion al ni antaŭe per jena formularo, por ke ni povu enplani vian kontribuon.

Loĝado kaj manĝoj

Ni tranoktos en la Nibelungenturm en Worms.

En la gastejo ankaŭ okazos la plejparto de nia programo. Ni kune preparos maten-, tag- kaj vespermanĝon (vegane por ĉiuj), kio jam estas inkluziva en via aliĝkotizo.

Kiel alveni?

De la ĉefstacidomo en Worms vi atingas la turon (Nibelungenturm) post 20min, iom pli rapide vi estas per la buslinio 410.

Ni rajtos eniri la ejon ekde la 17a horo posttagmeze, antaŭe vi povos renkontiĝi kun aliaj partoprenantoj en la urbocentro. Ni restos en la turo ĝis lunde antaŭtagmeze, tiam vi povos forveturi frue aŭ pasigi la posttagmezon kun ni enurbe.

Kondiĉoj kaj kotizoj

La jena baza partoprenkotizo jam inkluzivas partoprenon, tranoktadon kaj manĝojn. Ĝi estas:

54 € (naskiĝjaro 1999+) / 69 € (naskiĝjaro 1990–1998), se tiu ĉi estas via unua (plurtaga) Esperanto-renkontiĝo
74 € (naskiĝjaro 1999+) / 89 € (naskiĝjaro 1990–1998), se vi estas membro de GEJ aŭ GEA
94 € (naskiĝjaro 1999+) / 109 € (naskiĝjaro 1990–1998), se neniu el la supraj kondiĉoj aplikeblas

kaj plialtiĝas je 15 €, se vi aliĝas nur ekde la 23a de Marto.

Se vi aliĝas dum JES 2025/2026, t. e. ĝis la 4a de Januaro, vi ricevas rabaton de 10 €. KotizkategoriojWorms.jpg

(Bonvolu agnoski, ke en tiu ĉi junulara evento ni bedaŭrinde entute ne povas akcepti partoprenantojn, kiuj naskiĝis antaŭ la jaro 1990.)

Laŭ tradicio de KEKSO, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn(/kukon) aŭ fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ŝatus ne kunporti tiajn, tiam vi bezonas ankoraŭ krompagi + 10 € anstataŭe.

Kiel pagi?

Post via aliĝo vi ricevos konfirman mesaĝon de ni kun mencio de via kalkulita kotizo. Por validigi vian aliĝon, bonvolu ĝiri vian tutan kotizon kiel eble plej baldaŭ al la sekva bankokonto:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN
Priskribo: KEKSO [via nomo]

Via KEKSO-teamo

tinyurl.com/KEKSO36 ← Ek al la aliĝilo!

Liste de aliĝintoj (stato de XX)

  1. XX