Germana Esperanto-Junularo (GEJ), Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO), kaj Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), danke al subvencio de la Oficejo Franc-Germana por la Junularo (OFAJ/DFJW), organizas trilandan projekton por lingva diverseco, nomatan Lingvoj sen Landlimoj!, dum la 82-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en Tiana, Katalunio.

En la projekto partoprenos po 15 junuloj por lando, loĝantaj en Germanio, Francio, aŭ Hispanio. En ĝi, ili interŝanĝos sciaĵojn kaj lernos pri temoj rilate al komunikado transnacia kaj internacia inter junuloj 16- ĝis 30-jaraĝaj, kun la celo konsciigi kaj konsciiĝi pri lingvaj rajtoj kaj minoritatoj, la graveco malaperigi la lingvajn barojn, kaj faciligi internacian komunikadon por krei Eŭropon plej kunan, demokratan kaj rajtrespektan.
La projekto okazos de dimanĉo la 9-a de aŭgusto (alventago), ĝis dimanĉo la 16-a de aŭgusto (forirtago). La labortagoj de la projekto estas de la 9-a (vespere) ĝis la 15-a de aŭgusto 2026, inkluzivate en la programo de la IJK. La partoprenantoj dum la projektaj datoj loĝos kune kun la ceteraj IJK-partoprenantoj en la sama kongresejo, nome en l’Alberg la Conreria de Tiana, Katalunio.
La subvencio estas po 175 eŭroj por persono, subvenciota post la fino* de la partopreno de la projekto dum IJK. La loĝado kaj manĝado estas organizataj de la Loka Kongresa Komitato de la IJK, kaj ni repagos ĝis 237 eŭrojn (por homoj loĝantaj en Germanio) por vojaĝaj kostoj post prezento de la koncernaj kvitancoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.
Vi povas trovi pli da detaloj kaj kandidatiĝi** plenigante la formularon ĉi tie (germana versio) antaŭ la limdato de lundo, la 20-a de julio 2026 ĵaŭdo, la 30-a de julio 2026. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, vi povas retpoŝti al David, la projektrespondeculo por german-parolantoj, je michael.vrazitulis
esperanto.de por ricevi respondojn kaj klarigojn.
GEJ kaj OFAJ/DFJW grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉojn, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bonvolu priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni trovos solvon por vi.
* Esceptokaze, se vi trapasas ekonomiajn malfacilaĵojn kiuj malfaciligas pagi la tutan kotizon de IJK, vi povas skribi al Michael (michael.vrazitulis
esperanto.de) kaj peti anticipan subtrahon de la subvencio el via IJK-kotizo. Tiel vi ne devos atendi ĝis la fino de IJK por ricevi la subvencion.
** Ne eblas akumuli subvenciojn. Se vi jam ricevas subvenciojn el aliaj fondaĵoj aŭ rabatojn per partoprenado en la helpanta teamo, vi ne rajtas kandidatiĝi por ricevi la subvencion de la projekto.
