De la 22-a ĝis la 24-a de aprilo, do ekzakte duonan jaron post la lasta KEKSO, ni kiel Germana Esperanto-Junularo organizos membro- kaj aktivulo-semajnfinon en la unika Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino.
Dum tiu renkontiĝo vin atendos interalie pensigaj atelieroj pri la temoj Esperanto kaj ensocia engaĝiĝo. Same sur la tagordo estas ekskursoj al la ĉirkaŭaĵo, kiel al la foresta tombejo Halbe, unu el la plej grandaj militaj tombejoj de la lando, aŭ al la Esperanto-Butiko en Berlin-Kreuzberg. La vesperojn ni pasigos per distra programo!
Vi povas facile alveni per trajno: La stacio nomiĝas Halbe, kaj nia ejo troviĝas tuj apud la kajo! De Berlin Ostkreuz la veturado per la linio RE 2 aŭ RB 24 daŭras nur 38 minutojn.
Kaze ke vi venos aŭte, provu trovi la lokon per la adreso de la ejo:
Bahnhofstraße 30
15757 Halbe
Por partopreni la GEJ-Semajnfinon, ni postulas kotizon, per kiu vi kovros vian tranoktadon (2 noktojn), manĝadon kaj partoprenadon de la programo.
Kiel membro de GEJ ĝis-27-jaraĝa vi pagas 40€, se vi ne havas regulan enspezon, sed 50€, se vi ja laboras.
Kiel ne-membro de GEJ vi pagas 55€, se vi ne havas regulan enspezon, sed 65€, se vi ja laboras.
Se vi ne tranoktos en la komuna ejo, vi nur pagas 15€ entute por manĝado kaj programo.
ATENTU: Bonvolu nepre aliĝi ĝis plej malfrue la 2-an de aprilo 2022, se vi volas havi dormlokon en la komuna tranoktejo!
Aliĝi vi jam tuj povas ĉi tie!
Vi povas pagi vian kotizon (v. supre) jam antaŭe per ĝirado al nia konto:
Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC/SWIFT: BFSWDE33HAN