KEKSO

KEKSO

KEKSO estas la mallongigo de Kreema Esperanto-KurSO. Ĝi estas eta renkontiĝo, kiu donu ŝancon al junuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, ekkoni aliajn junulojn, kiuj volas scii pli pri la internacia lingvo. Pro tio dum KEKSO okazas kurso por komencantoj. Sed ankaŭ membroj de la Germana Esperanto-Junularo renkontiĝas dum KEKSO, kreas atelierojn kaj realigas etajn projektojn ankaŭ kun ĵus akiritaj konoj aŭ kapabloj. Eble ni registras podkaston, rakonton, aŭ eĉ filmeton. Ankaŭ teatraĵojn eblas elpensi, ĉu kun kekso kiel ĉefrolulo?

© Logotipo kreita de Jonny M

Kun ĉirkaŭ 10-20 partoprenantoj la KEKSO estas unu de la etaj renkontoĝoj, do perfekte por la unuaj paŝoj en esperantujon.

Amuziĝo plej gravas! Kune ni ludas kaj kuiras, faras muziukon ktp. La bunta partoprenantaro tiel pli bone interkonatiĝas.

Vi ankoraŭ ne partoprenis en Esperanto-renkontiĝo aŭ venas el alia lando ol Germanio? Do ni invitas vin senpage partopreni! Membroj de GEJ normale pagas 30€ kaj nemembroj el Germanio 45€ por ĉeesta semajnfino.

La organizadon de KEKSO transprenas GEJ-membroj mem. Minimume dofoje jare, en semajnfinoj en printempo kaj aŭtuno, ĝi okazas en diversaj germanaj urboj. Se vi volas, ke KEKSO okazu en via urbo, kontaktu nin per la formularo.

Kaj kie okazos la sekva KEKSO, vi vidos ĉi-sube.

Sekva KEKSO en Schwerte 22.-24.10.2021

Kara novulo, kara membro de GEJ,

De la 22-a ĝis 24-a de oktobro 2021 la KEKSO okazos en Schwerte en la domo de la naturamika asocio (http://www.naturfreundehaus-schwerte.de/haus.html). Ĝi enhavas litojn kaj memzorgan kuirejon, kie ni kune povos kuiri.

En la programo ekzistos kaj kurso por komencantoj kaj trajnado por progresantoj. Krome ni antaŭĝojas viajn programproponojn, kiujn vi povas indiki en la aliĝilo (aŭ per nia kontaktformularo).

Kotizoj por novuloj kaj eksterlandanoj: 0€

Kotizoj por membroj de GEJ: 30€

Kotizoj por ne-membroj de GEJ: 45€

La prezo enhavas loĝadon kaj manĝadon dum la semajnfino. Ni petas ĉiujn partoprenantojn aŭ kunporti keksojn aŭ fruktojn aŭ krompagi 10€.

Aliĝi vi povos ekde nun ĉi tie. Ek al la aliĝilo!

Unu semajno antaŭ la aranĝo venos lastaj informoj per retpoŝto.

Ni antaŭĝojas vian ĉeeston!