Indas membri en GEJ! Se vi ŝatas niajn agadojn vi nepre devas aliĝi, ĉar vi ricevos multe da bonaĵoj:
La dulingva gazeto GEJ-Gazeto (antaŭe /·kune·/) estas parto de "Esperanto Aktuell", la gazeto de GEA. Per tio vi ricevos regule novaĵojn pri renkontiĝoj, kursoj kaj aliaj Esperanto-aktivaĵoj. La gazeto estas sendata al via hejmo aŭ al via retpoŝtadreso dumonate.
GEJ estas subtenata de la "Bundesministerium für Frauen, Senioren, Familie und Jugend". Vi povas ekzemple rericevi monon por viaj vojaĝkostoj al grandaj internaciaj renkontiĝoj. Tiamaniere vi povas ŝpari iom da mono.
Membroj de GEJ (kategorio A, B, F, S) ricevas rabaton ĉe renkontiĝoj organizataj de GEJ, ekz. KEKSO kaj normale malplikostas partopreni en la "Junulara Esperanto Semajno", la novjara renkontiĝo.
Tio estas la normala kategorio por ĉiuj pli aĝa ol 16. Lernejanoj, studentoj, "Azubi"-oj, homoj kiu faras libervolan servon en organizo aŭ estas senlabora, pagas 30€. Junuloj, kiuj rivecas propran salajron, pagas 50€.
Junuloj sub 16 pagas nur 20€.
Kiam familio estas registrata ĉe GEA, ĉiuj familianoj sub 27 membras en GEJ aŭtomate. Familioj ricevas unu gazeton por ĉiuj. Familimembreckotizojn vi trovas ĉe GEA.
Homoj, kiuj volas subteni GEJ speciale povas igi patrono. La libervola jara kotizo estas almenaŭ 50 eŭroj.
Ĉiuj sub 27 povas ricevi ekkonmembrecon post la partopreno je laŭ GEJ agnoskita Esperanto-kurso aŭ KEKSO. Se estas ia dubo, ĉu GEJ rekonas kurson, simple skribu al ni retmesaĝon kaj demandu. La membreco samas normalan A aŭ B membrecon, sed estas senkosta dum la unua jaro.
Post la senkosta jaro vi povas iĝi paganta membro aŭ nemembriĝi. GEJ-anoj estas aŭtomate membroj de la GEA.
Subten- aŭ donacpagoj estas diferencebla je impostoj. Se vi deziras, vi ricevos donackvitancon.
Por membrigi vi trovos aliĝilon sube, kiun vi povas plenumi rete. Tie ankaŭ troviĝas detaloj pri la pagmanieroj por la membreckotizoj.