BRECO en Strasburgo, 8–12 majo 2024

Vers la version française du site: https://esperanto-jeunes.org/fr/breco2024/
Zur deutschen Version der Seite: https://esperantojugend.de/de/unsere_treffen/breco

BRECO en Strasburgo (8–12 majo 2024)

Paralele al Eŭropa Esperanto-Kongreso (EEK), kiu okazos dum 8–12 majo 2024 en Strasburgo, Francio (v. retejon kaj aliĝilon), la franca kaj germana Esperanto-junularoj kune organizas junularan eventon por kongresanoj, kiuj ne aĝas pli ol 35 jarojn. Nome, BRECO-n! (BRECO estas tradicia bakaĵo de Alzaco en Francio kaj de Germanio – krome ĝi estas mallongigo por “Bunta Renkontiĝo por Eŭrop-junulara amikeCO”).

Loĝado kaj manĝado

Ĉe BRECO ni kune loĝos relative pageble en studenta loĝejo “CROUS” kaj tie ankaŭ kune kuiros kaj manĝos.

Programo

Okazos aparta Esperanto-lingvokurso por junaj komencantoj. Samtempe realiĝos bunta taga programo por progresintoj – ekz. trejnadoj pri diversaj temoj. Sed ni ankaŭ profitos de la oficiala kongresa programo “de la maljunuloj”, tiel foje vespere dum la koncertoj de diversaj Esperanto-muzikistoj.

Aliĝo kaj partopreno

!!! TRE GRAVE (ĝisdatigo): VI NUR POVAS MENDI LOĜADON ĜIS PLEJ MALFRUE LA 7-A DE APRILO !!!

Por partopreni en BRECO, vi devas aĝi maksimume 35 jarojn.

Vi devas unue simple aliĝi per la oficiala aliĝilo de la Eŭropa Esperanto-Kongreso.
Jen ligilo al la aliĝilo: https://www.esperanto.de/de/eek2024-aligho

Aldone al la programkotizo de la kongreso vi povos mendi jenajn aldonajn servojn:

  • 120 € (studenta rabato) aŭ 150 € (aliaj): (t.e. 30 € aŭ 37,50 € por nokto): unulita dormĉambro en studenta loĝejo “CROUS”, proksime al aliaj BRECO-anoj. Bonvolu kunporti vian studentan identigilon al BRECO, se vi mendas loĝadon kun studenta rabato!
  • 15 €: komuna manĝado (matenmanĝo/tagmanĝo/vespermanĝo) dum BRECO

Por la mendo de tiuj ĉi aldonaj servoj, bonvolu plenigi jenan Google-formularon:
https://forms.gle/3zZCx1pEAyWayWev9

Kiel pagi?

Vian programkotizon de la kongreso kaj (eventuale) la aldonajn servojn de BRECO vi povos antaŭ la evento pagi per ĝiro al la konto de Espéranto-Strasbourg, do jena:

Ricevanto: Esperanto Strasbourg
Banko: CCM STRASBOURG VOSGES
IBAN: FR76 1027 8010 8100 0206 7800 168
BIC: CMCIFR2A

BRECO_kvadrata